El Torno | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Komarko | Valle del Jerte | ||
Poŝtkodo | 10617 | ||
Retpaĝaro | [1] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 988 (2009) | ||
Loĝdenso | 38 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 8′ N, 5° 57′ U (mapo)40.135555555556-5.9452777777778Koordinatoj: 40° 8′ N, 5° 57′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 769 m [+] | ||
Areo | 22 km² (2 200 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
El Torno (Reenejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas Torniegos. La censita populacio en 2009 estis de 988 loĝantoj.
El Torno estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Valo de Jerte, je altitudo de 769 m sur okcidenta deklivo al la valo; je 106 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 166 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 22 km².
La municipa teritorio de El Torno limas kun:
Demografia evoluo de El Torno el 1900 al 2007 | ||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | ||||||||||||||||||
1209 | 1460 | 1427 | 1512 | 1734 | 1846 | 1584 | ||||||||||||||||||
1970 | 1981 | 1991 | 1996 | 1999 | 2005 | 2007 | ||||||||||||||||||
1315 | 1149 | 1047 | 1033 | 967 | 938 | 1012 |
Agrikulturo (ĉerizoj) kaj brutobredado. Kvankam ĉerizoj estas gravaj por la ekonomio de la vilaĝo, ankaŭ oni kultivas olivojn, fragojn kaj terpomojn, tiuj tre tradiciaj.
Lastatempe gravas la rura turismo, ĉar la vilaĝo situas je tre taŭga loko kiel rigardejo super la valo. El Torno posedas kelkajn kamparajn gastejon kaj turisman gastejon, nome Alberjerte, situa en la Plaza Mayor. Estas proksime multaj torentoj kaj naturaj lokoj taŭgaj por piedirado, naturobservado, birdumo, riskaj sportoj ktp.
Antropologie gravas kabanoj el ŝtono kaj la parolmaniero de la torniegos kiuj konservas purajn dialektajn trajtojn.
La vilaĝo estis detruita dum la Hispana Milito de Sendependigo komence de la 19a jarcento pro la apogo de la loĝantaro al la rezistantoj kontraŭ la franciana reĝimo. Post la Hispana Enlanda Milito denove pro la ekzisto en la ĉirkaŭaĵoj de rezistantoj kontraŭ la reĝimo de Francisco Franco kaj apogo de la loĝantoj al tiuj, almenaŭ kvin vilaĝanoj estis mortpafitaj kaj lastatempe oni starigis monumenton al tiu gerilanoj.
Inter la kutimoj elstaras la festoj, inter kiuj elstaras la jenaj:
Ya viene san Lucas
el pijotero,
que nos llena la casa
de forasteros.
El pájaro ya vendrá,
ya vendrá el pájaro.
Ya viene San Lucas,
la pitarra también.
Mataremos la machorra
y pondremos la sartén.
El veinte de enero, cuando más hiela,
sale un capitán fuerte a poner bandera:
San Sebastián valeroso, fuerte soldado,
que a la cumbre del cielo fuiste alojado
La kanto memoras pri la kuraĝo de la sanktulo kiu estis ankaŭ soldato.
Vivan los recién casados
y el cura que los casó,
el padrino y la madrina
que a la iglesia los llevó.
Arribita, arribita
se crían flores,
y entre más arribita
más y mejores.
Más y mejores,niña'
más y mejores,
arribita, arribita
se crían flores.
(En la hispana)