Enying | |||||
urbo | |||||
Ne estas priskribata en wikidatumoj
| |||||
|
|||||
Hungaria urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Koordinatoj | 46° 55′ 37″ N 18° 14′ 38″ O / 46.92694 °N, 18.24389 °O (mapo) | ||||
Areo | 83 km² (8 300 ha) | ||||
Loĝantaro | 7 160 (2024) | ||||
Poŝtkodo | 8130 | ||||
Telefona antaŭkodo | 22 | ||||
Vikimedia Komunejo: Enying | |||||
Retpaĝo: www | |||||
Enying [enjing] estas urbo (ekde 1992) en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Enying, kies centro estas.
Enying situas sur ebenaĵo laŭ la ĉefvojo inter Simontornya kaj Balatono, laŭ la iama fervojo Veszprém-Dombóvár, ne tro for de Balatono kaj aŭtoŝoseo M7. Balatono troviĝas 7, Simontornya 32, Székesfehérvár 37, Budapeŝto 96 km.
La unua mencio okazis en 1241. Post la mezepoko turka okupado okazis. En 1792 estis finkonstruita la kalvinisma preĝejo, en 1810 kastelo de Batthyány-Csekonics, en 1838 klasikisma katolika preĝejo konstruiĝis. La komunumo ricevis la rangon urbo en 1992.