- La mallongigo BE en Eriswil BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Eriswil.. |
Eriswil | |
---|---|
Blazono de Eriswil | |
Puto en la vilaĝa centro de Eriswil | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Supra Argovio |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Trachselwald |
Geografia situo | CH1903: 631239 / 214753 (mapo)47.0830555555567.85Koordinatoj: 47° 5′ N, 7° 51′ O; CH1903: 631239 / 214753 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1356 |
Areo | 11,36 km² |
Alteco | 740 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4952 |
Komunumkodo | 0953 |
Mapo de Eriswil | |
Eriswil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Trachselwald kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1356 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Eriswil situas en la Svisa Mezlando norde de la Napf-regiono, proksimume 20 kilometrojn sude de la urbo Langenthal. En Eriswil fontas la rivero Langete. La komunumo konsistas el la vilaĝo Eriswil, kaj la setlejoj Allmänd, Althus, Belzhus, Chalberweid, Hinderdorf, Hitzeberg, Leimatt, Neuligen, Schwändi, Taan kaj Taanacher, kaj multaj izolitaj bienoj.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,36 km², de kiuj 26,1% estas kovritaj de arbaro, 67,0% servas por agrikulturo kaj 6,4% por setlado. [1]
La komunumo Eriswil limas en nordo al Huttwil, en nordoriento al Ufhusen (LU), en oriento kaj sudoriento al Luthern (LU), en sudo al Sumiswald, kaj en okcidento al Wyssachen.
Eriswil situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas flanka konekta vojo de Huttwil trans la montpasejo Fritzeflue al Sumiswald en Emme-Valo. De 1915 ĝis 1978 inter Huttwil kaj Eriswil ekzistis fervojlinio, kiu tamen estis pro malekonomieco fermita kaj malkonstruita. Hodiaŭ la komunumo estas konektita al la publika transportreto per buslinio al Huttwil.
La unua dokumenta mencio de Eriswil datiĝas el la jaro 1256 kiel Erolzwile. Dum mezepoko en Eriswil regis la Senjoroj de Eriswil, kiburgaj vasaloj, kiuj formortis en la 14-a jarcento. Kiel parto de la sankt-gala majorejo Rohrbach Eriswil estis fine de la 14-a jarcento atribuita al la Baronoj de Grünenberg kaj fariĝis kun ties havaĵo en la jaro 1406 posedaĵo de la urbo Berno. En la jaro 1421 Berno atribuis Eriswil al sia Supera Tribunalo de Ranflüh en la Emme-Valo, kaj en la jaro 1504 la malalta jurisdikcio estis atribuita al la Voktejo Trachselwald, el kiu post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 fariĝis la distrikto Trachselwald. Post la dissolvo de la distrikto Trachselwald Eriswil estis atribuita al la administra distrikto Supra Argovio, kaj tiel refariĝis parto de la regiono, al kiu ĝi historie apartenis. La hodiaŭa komunumo estiĝis en la jaro 1796, kiam Wyssachen kaj Eriswil disiĝis. [2]
|
|