Ernesto Cardenal

Ernesto Cardenal
Persona informo
Ernesto Cardenal
Naskonomo Ernesto Cardenal Martínez
Naskiĝo 20-an de januaro 1925 (1925-01-20)
en Granado,  Nikaragvo
Morto 1-an de marto 2020 (2020-03-01) (95-jaraĝa)
en Managvo
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Kronika rena nesufiĉo kaj korhalto Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Nikaragvo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Kolumbio (1946–1947)
Faculty of Philosophy and Literature, UNAM (en) Traduki (1942–1946)
Colegio Centro América (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Sandinisto (–1994)
Unión Democrática Renovadora (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Ernesto Cardenal
Familio
Gefratoj Fernando Cardenal (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Pedro Joaquín Chamorro Cardenal (unuaranga kuzo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto (2019–)
katolika sacerdoto (1965–1985)
verkisto
poeto
vidartisto
ministro pri kulturo
revoluciulo
politikisto
teologo
tradukisto
skulptisto
pentristo
kantotekstisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Teologio de liberigo, Nikaragva literaturo, teologio, marksismo, pentrado, skulptarto kaj Nicaraguan poetry (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1954– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ernesto Cardenal 2009

Ernesto CARDENAL [ernesto kardeNAL] (naskiĝis la 20-an de januaro 1925, mortis la 1-an de marto 2020) estis katolika pastro, poeto kaj politikisto el Nikaragvo. Li estas grava reprezentanto de la movado "Teologio de la Liberigo", liganta religion kun politiko.

Naskiĝinte en Granado, li ekde 1942 studis literaturon en Managvo, Meksikurbo kaj Novjorko. De 1949 ĝis 1950 li vojaĝis al Italio, Hispanio kaj Svislando.

En la jaro 1954 li aktive partoprenis la revolucion kontraŭ la diktatoro Anastasio Somoza García. Post ĝia fiasko li iĝis ano de la monaĥeho Gethsemani en Kentukio, Usono. Li forlasis la monaĥejon en 1959 kaj ekstudis teologion en Cuernavaca, Meksiko.

En 1965 Ernesto Cardenal fariĝis katolika pastro. Sur insulo en la insularo Archipiélago de Solentiname li fondis kristanan komunumon, similan al monaĥejo. Tie estiĝis lia verko El evangelio en Solentiname.

Li subgrunde subtenis la Sandinistan Liberig-Fronton (FSLN) kontraŭ la reĝimo de Anastasio Somoza Debayle. En 1979, post la venko de la revolucio, Cardenal fariĝis kulturministro de la nova registaro. Tiun ĉi postenon li okupis ĝis 1987, kiam la ministerio pro manko de mono ĉesigis sian laboron. En la jaro 1994 li forlasis la FSLN, proteste al la aŭtoritatema gvidmaniero de Daniel Ortega.

Listo de verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • Hora 0 (1960)
  • Epigramas (1961)
  • Salmos (1964)
  • Oración por Marilyn Monroe y otros poemas (1965)
  • Homenaje a los indios americanos (1969)
  • En Cuba (taglibro pri vojaĝo, 1972)
  • Canto nacional (1973)
  • El evangelio en Solentiname (1975)
  • Cántico cósmico (1989)
  • Telescopio en la noche oscura (1993)
  • Vida perdida (1997)

Premioj gajnitaj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]