Eŭmolpo | |
---|---|
![]() | |
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Pozidono |
Patrino | Ĥiono |
Infanoj | Ceryx • Ismarus |
Laŭ la helena mitologio, Eŭmolpo (el la greka εὔμολπος, «bona melodio» aŭ «bona kantisto») estis trakiano kiu alvenis en Atikon kiel bardo, soldato aŭ sacerdoto de Demetro kaj Dionizo, laŭ la diversaj versioj. La plej ofta tradicio, kiu estis sufiĉe malfrua en la mita evoluo, konsideris lin filo de Pozidono kaj Ĥiono, la filino de la ventodio Boreo kaj de la atika heroino Oritio[1]. Eŭmolpo estis elstara muzikisto kaj kantisto, fakte li gajnis la muzikan konkurson dum la funebraj ludoj honore al Pelio. Li ludis la aŭlon kaj la liron, kaj aperas kiel instruisto de Heraklo pri muziko[2]. Iam, Lino anstataŭis Eŭmolpon en la instruado kaj Heraklo mortbatis lin per liro, ĉar li rifuzis muzikscion malsaman de tiu, lernita de Eŭmolpo.
Laŭ Mitologia biblioteko[3], de kiam Ĥiono sciis pri sia gravediĝo rezultanta de ŝia amrilato kun Pozidono, ŝi tiel timis la eblan reagon de ŝia patro, ke post la sekreta nasko de la bebo ŝi ĵetis lin en la maron. Tamen, Pozidono protektis la ĵusnaskiĝinton kaj alportis lin al la etiopia marbordo, kie Bentesikimo, filino de la mara dio kaj Amfitrito, vartis lin. Kiam Eŭmolpo maturiĝis, li edziĝis ĝuste al unu el la du filinoj de ĉi tiu etiopia mardiino.
Tamen, Eŭmolpo elkore amis la alian filinon de Bentesikimo, kaj klopodis forrabi ŝin. Pro tio oni forpelis lin el la lando kaj, akompanata de lia filo Izmaro (aŭ Immarado), li alvenis en Trakion. Tegirio, la tiea reĝo, gastigis ilin kaj edzinigis sian filinon al Izmaro. Sed verŝajne Eŭmolpo partoprenis komploton kontraŭ li, kaj Tegirio malkovris la intrigon. Eŭmolpo forfuĝis ĉifoje al Eleŭziso, kie li amikiĝis kun la loka loĝantaro.
En Eleŭziso, Eŭmolpo iĝis la unua sacerdoto de Demetro kaj Dionizo, kaj unu el la kvar kunfonditoj de la Eleŭzisaj misteroj[4]. La diino persone instruis lin, kun Triptolemo, Dioklo kaj Keleo, pri la sakrala ritaro. Oni atribuis al li ankaŭ la elpensadon de la vin-kultivado kaj de la mastrumado de fruktaj arboj, ĝenerale[5][6].
Li senpekigis Heraklon de la morto de la ĉevalviroj kaj iniciis lin en la eleŭzisa kulto[7][8], kvankam pliaj versioj atribuas tion al lia posteulo Muzeo. Post la morto de Izmaro, Tegirio sciis pri la konata pieco de Eŭmolpo, pardonis lin kaj sendis heroldon lin serĉi. Ili paciĝis kaj poste Eŭmolpo heredis la trakian regnon[3].
Dum milito inter Ateno kaj Eleŭziso, Eŭmolpo venis kun trakia armeo helpi tiun lastan urboŝtaton. Laŭ Higeno[9][10], Eŭmolpo venis ankaŭ, kun sia ekspedicio de trakianoj, pro koloniga celo. Li depostulis la regionon, kiel posedaĵon de lia patro Pozidono. Reĝo Ereĥteo de Ateno pretigis defendon kontraŭ la trakia armeo, kvankam orakolo aŭguris venkon al li nur se li oferus sian filinon Otiono aŭ Ktonio. Malĝoje, sed konvinkite de ĝia neceso, li tion plenumos, kaŭzante ankaŭ la sinmortigon de liaj filinoj Protogonio kaj Pandoro, kiuj volis akompani sian fratinon. La rakontoj pri tiu milito malsamas laŭ la fontoj. Kelkaj asertas ke la eleŭzisanoj, komanditaj de Eŭmolpo, atakis la atenanojn kaj estis malvenkitaj de atika armeo estrita de Jono. Rezulte, Eŭmolpo kaj du el liaj filoj, Forbo kaj Immarado, mortis dumbatale[11][12][13][14].
Paŭzanio reflektas tradicion laŭ kiu dumbatale, Ereĥteo kaj Immarado mortis, kaj poste la atenanoj kaj eleŭzisanoj paciĝis per interkonsento[15]. La kondiĉoj de la paciga traktato estis ke Eleŭziso agnosku subregadon fare de Ateno, sed tiu lasta permesu ke nur la eleŭzisanoj okupiĝu pri la celebrado de iliaj misteroj kaj nur Eŭmolpo kaj la filinoj de Keleo plenumu la ritajn oferadojn. Por soleni la venkon de Ateno sur Eleŭziso naskiĝis la atika festivalo Boedromioj. Post la forpaso de Eŭmolpo, lia filo Kerikso sukcedis lin en la sacerdota posteno, kaj lia familio iĝis la plej altranga en la urbo[16].
Estis klare ke Immarado estis mortigita fare de Ereĥteo dumbatale, sed laŭ kelkaj versioj ankaŭ Eŭmolpo iĝis viktimo de la atenano. Pozidono petis tiam al Zeŭso venĝi la morton de lia filo, do la dia reĝo mortigis Ereĥteon per fulmo, aŭ Pozidono mem trafis lin per sia tridento kaj igis la teron malfermiĝi kaj engluti lian kadavron. Malgraŭ la morto de la atika reĝo, Eleŭziso malvenkis tiun militon kaj estis okupita fare de Ateno, sed la eŭmolpidoj kaj la keriksidoj, du Demetro-sacerdotaj familioj, daŭrigis la celebradon de la misteroj eĉ tiel. La plej juna filo de Eŭmolpo, Kerikso («heroldo»), estis la praulo de tiuj ĉi familiaj branĉoj kaj li donis sian nomon al la ceriksoj, la heroldoj kiuj de tiam prezidis la inician ceremonion en Eleŭziso. Laŭ Diogeno Laertio, Eŭmolpo estis patro de plia filo, la fama Muzeo[17], kiu agadis ankaŭ kiel hierofanto en la misteroj. Naŭzo, nepo de Eŭmolpo, enkondukis la misterajn ritojn en Arkadion[9].
Pro tio, ke oni konsideris Eŭmolpon antikva historia bardo, en la lasta epoko de Antikva Grekio oftis poemoj kaj verkaĵoj pri la misteroj al li atribuitaj. Heksametra linio de himno dediĉita al Dionizo, konserviĝas en la verkaĵo de Diodoro Sicila laŭ lia nomo[18][19]. Malsamecoj inter la diversaj tradicioj, igis antikvajn mitologojn diferencigi du-tri malsamajn personojn kun la nomo Eŭmolpo[20][21]. Ili konsideris la reĝon de Trakio, filo de Ĥiono kaj Pozidono, malsama persono ol la fondinto de la misteroj, kiu eble estis filo de Dejopo kaj do, nepo de Triptolemo[22]. La tombejo de Eŭmolpo montriĝis en la epoko de Paŭzanio kaj en Eleŭziso kaj en Ateno[1].
Genealogia arbo de la Mitaj reĝoj de Trakio |
---|
Antaŭe: | Mitaj reĝoj de Trakio | Poste: |
---|---|---|
Tegirio | Eŭmolpo | - |
Krom ties, de la antaŭe priskribita, Eŭmolpo estis ankaŭ la nomo de la jenaj personoj de la greka mitologio: