Eŭnapio | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 348 en Sardeso |
Morto | 30-an de novembro 419 (71-jaraĝa) |
Lingvoj | antikva greka |
Ŝtataneco | Roma regno |
Okupo | |
Okupo | historiisto verkisto filozofo biografo |
Verkoj | History after Dexippus Lives of the Sophists |
Eŭnapio (Sardeso 347 – post 414) estis helenista sofisto, filozofo kaj historiisto.
Eŭnapio, aŭ (grege) Εὐνάπιος, naskiĝinta en Sardeso en 347, studis en sia urbo subgvide de sofisto Krisancio; aĝante la dekkvinan jaron li translokiĝis al Ateno kie li fariĝis la studento tre favorata de la kristana retoro, armendevena, Proeresio (276 ĉirkaŭ-368 ĉirkaŭ).
Eŭnapio atingis Atenon aŭtune de 362 kiam jam ekde kelkaj monatoj aktivis la edikto de romia imperiestro Juliano la Apostato kiu malpermesis la instruan oficon al kristanaj “sofistoj”. Li sekvis, tial, privatajn lekciojn de Proresio ĝis la morto de imperiestro Juliano, kiam sia majstro rekomencis katedre lekcii sen atendi la abrogacion de la edikto, kio okazis la 11-an de januaro 364. En Ateno, Eŭnapio vizitis ankaŭ la lakciojn de Diofanto kaj Sopolido.
En 367, spite de sia projekto vojaĝi al Egiptio, Eŭnapio obeis al siaj gepatroj kiuj lin revenigis al Sardeso, kie li reprenis viziti la lekciojn de Krisancio kiu lin inicis al la doktrinoj de Jambliko.
Inicite al la Eleŭzisaj Misteroj de la sama hierofanto kiu estis inicinta la romian imperiestron Julianon,[1] li estis ankaŭ kooptita en la kolegio de Eŭmolpidoj kaj fariĝis mem hierofanto. La lastajn vivjarojn eble li trapasis en Ateno instruante retorikon.
La dato de lia morto restas nekonata. sed ene de lia “Universala historio” estas citita la imperiestrino Elia Pulkeria,[2] levita aŭgusta en 414: tio supozigas ke Eŭnapio mortis post tiu dato.
Eŭnapio estis aŭtoro de du libroj, unu verkita en 405, titolita Vivoj de filozofoj kaj sofistoj[3] kaj alia titolita Universala historio (aŭ pli probable Historio post Deksipo) kiu konsistis en la daŭrigo de la historia verko de Deksipo (pri tiu lasta verko restas nur iuj eroj), kaj kovris la historian periodon de 270 ĝis 404.
Vivoj de filozofoj kaj sofistoj estas kolekto de biografioj de 23 filozofoj[4] kaj multaj sofistoj kaj samtempuloj de la aŭtoro kaj de pli antikvaj epokoj, kaj estas la unika historio pri la novplatona penso de la konsiderita periodo.
Lo stilo de ambaŭ verkoj distingiĝas per spirito de amara kontraŭeco al Kristanismo<ewf>Laŭ Fotio, Eŭnapio estas “fanatike” kontraŭkristana. Eble, laŭ Fotio, lin influis la abolicio de paganismo (391), la malaperigo de la centro de la Eleŭzianaj misteroj kaj de la Serapeum el Aleksndrio. Fotio, jarcentojn poste, redaktis version de la Vivoj, purigitan de iuj kontraŭkritanaj pasaĵoj. La verko havis rimarkindan disvastigon en la romia-greka orienta mondo kaj estis, interalie, grava fonto por la pagana historiisto Zosimo.