Fanatikeco etimologie - ĉiam uzata kun negativa haloo – devenas el la religia sfero [1] kaj reirigas al la latina «fanaticum, "inspirita de diaĵo, invadita de dia instigo", siavive deveninta el fanum = "templa, siavice alproksimiĝanta al fas = "sankta juro"»[2][3]
Sinonimo estas ankaŭ la latina "ne fas est" = ne estas permesite de dioj. La latina radiko fas indikas, efektive, agon religiaspektan [4]
Alia prietimologia hipotezo, malpli certa tamen, kunligas fanatikecon al farsa radiko "fanaahm" = neniiĝo, detruiĝo en la amo al dieca.
El tiuj etimologioj evidentas ke karakterizo de fanatikeco estas vejno de io frenezeca, akompanata se ne kaŭzata en kreda stato sincera kaj aŭtentika, de zelo ekscesa kaj senkritika, precipe por religia afero, ama aŭ politika aŭ pro obseda entuziasmo por ideo aŭ persono ktp.[5]
Teorie ĉiuj religioj ekskludas el sia pedagogio fanatikecon, tamen foje ĝi estas tolerata se ne profitata por estendi influon de la sama religio, kiel oni vidas en la nunaj persekutoj kontraŭ alireligianoj en diversaj landoj. [6]
Akompananto de religia fanatikeco estas fideismo, nome akcepti sian religion senkritike kaj maltolero.
Se pri kristanismo, ĉu la parabolo de Jesuo pri zizanio (Mateo 13, 24-30) invito kontraŭ fanatikeco kaj maltolero?
Foje okazas konfuzo inter religia fanatikeco kaj firma adhero al sia religia kredo. La dua, fakte, ne inkluzivas la unuan.
En la medio sporta, la diferenco inter fan kaj fanatikulo estas ke dum ambaŭ provas elbordiĝan plezuron aŭ precipan intereson por determinita subjekto, la konduto de fanatikulo kuŝas ĉe la limoj de debordiĝo kaj estas konsiderita kiel rompanto de regantaj moralaj aŭ konvenciaj normoj, dum tiu de la "fan" kutime ne rompas tiun normaron (ankaŭ se ofte estas taksata io ekscesa) [7]
La sinteno de fanatikulo kutime ĝenas aŭ distrigas, hontigas aŭ lasas indiferentaj la grandan amason de "fan" kiu antaŭ ago fanatika ofte asertas ke mem konsentas kun ĝi. Kiel eroj fanatikaj oni citas huliganojn (hooligan).