Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ferenbalm-Gurbrü (stacidomo). |
Ferenbalm | |
---|---|
Blazono de Ferenbalm | |
Bieno Statthalterhof en Ferenbalm | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berno-Mezlando |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Laupen |
Koordinatoj | 46° 56′ 53″ N 7° 12′ 40″ O / 46.94806 °N, 7.21111 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 56′ 53″ N 7° 12′ 40″ O / 46.94806 °N, 7.21111 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1266 |
Areo | 9,18 km² |
Alteco | 485 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3206 |
Komunumkodo | 0662 |
Mapo de Ferenbalm | |
Ferenbalm estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Laupen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1266 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
La komunumo Ferenbalm situas en la Svisa Mezlando ĉe la okcidenta flanko de la rivero Sarino proksimume 20 kilometrojn okcidente de la centro de la federacia urbo Berno. Sarino formas en nordoriento de la komunumo imprensas kanjonon, kiun la aŭtovojo pasas per giganta ponto. La komunumo konsistas el la ok vilaĝoj Ferenbalm (nomdona vilaĝo sur alteco de 485 m s.m. en okcidento de la komunumo), Biberen (sur alteco de 479 m s.m. en sudo de la komunumo ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 1), Gammen (eksklavo sude de la cetera komunuma teritorio sur alteco de 529 m s.m.), Jerisberg (kie situas la stacidomo Ferenbalm-Grurü sur alteco de 496 m s.m. kun la setlejoj Jersiberghof kaj Jersiberg), Haselhof (sur alteco de 495 m s.m. en sudoriento de la komunumo ĉe la bordo de la kanjono de Sarino), Kleingümmenen (sur alteco de 495 m s.m., kie troviĝas la stacidomo Gümmenen, kaj kiu fakte komplete kunkreskis kun Gümmenen, kiu apartenas al la najbara komunumo Mühleberg), Rizenbach (sur alteco de 516 m s.m. sudoriente de la centro de la komunumo ĉe la disbranĉiĝo de la kantona ĉefvojo n-ro 10 de la kantona ĉefvojo n-ro 1) kaj Vogelbuch (sur alteco de 543 m s.m. oriente de Ferenbalm). [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,18 km², de kiuj 19,0% estas kovritaj de arbaro, 67,9% servas por agrikulturo kaj 11,4% por setlado. [2]
La komunumo Ferenbalm limas en nordo al Gurbrü, en nordoriento al Wileroltigen, en oriento al Mühleberg, en sudoriento al Laupen, en sudo al la eksklavo Wallenbuch de la friburga komunumo Gurmels (FR), en sudsudokcidento al Kriechenwil, en sudokcidento al Ulmiz (FR), en okcidento al Gempenach (FR), kaj en nordokcidento al Ried ĉe Kerzers (FR).
La eksklavo Gammen limas en nordo al la eksklavo Wallenbuch de la friburga komunumo Gurmels (FR), en oriento al Laupen, kaj en sudo kaj okcidento al Kriechenwil.
Tra Ferenbalm pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko tra Berno al Ĝenevo, de kiu sur la komunuma teritorio disbranĉiĝas la kantona ĉefvojo n-ro 10 al Neŭŝatelo. La nordan limon de la komunumo formas la svisa aŭtovojo A1, kies plej proksima alveturejo situas proksimume 3 kilometrojn nordokcidente de la komunumo en Kerzers. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Neŭŝatelo al Berno, kaj ankaŭ la stacidomo Gümmenen situas fakte en Kleingümmenen sur la teritorio de la komunumo Ferenbalm. Dum la labortagoj ekzistas krome buslinio de Morato al la stacidomo de Gümmenen.
La politika komunumo Ferenbalm estis fondita post la Helveta Revolucio de la jaro 1798 per kunigo de la vilaĝoj Biberen, Ferenbalm, Gammen, Jerisberg, Haselhof, Kleingümmenen, Rizenbach kaj Vogelbuch. La unua dokumenta mencio de Ferenbalm datiĝas el la jaro 1123 kiel villa de Balmis. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj diversaj restaĵoj kaj tombejoj el la Hallstatt-epoko kaj restaĵoj de setlejo el la romia tempo. Dokumento, kiu mencias donacon de Balm de la reĝo de Burgonjo al la Abatejo de Klunizo en la jaro 961 evidentiĝis kiel falsigo, vera estas la dokumento de 1123, kiu konfirmas havaĵon de la abatejo en Ferenbalm. La regiono de Ferenbalm en la 13-a jarcento fariĝis havaĵo de la Senjourjo Oltigen, kiu en la jaro 1410 estis akirita de la urbo Berno. Berno submetis la teritorion sen la tribunaloj de Gammen kaj Bibern, kiuj nur poste fariĝis havaĵoj de Berno, al la Kamparvoktejo Laupen, el kiu post la Helveta Revolucio fariĝis la distrikto Laupen kaj kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Berno-Mezlando.[3]
La bieno Althus en Jerisbergerhof estas protektita objekto de nacia signifo. En la domo nuntempe situas la kamparana muzeo.
|