Ferenc Haár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de julio 1908 en Cernatu |
Morto | 22-an de decembro 1997 (89-jaraĝa) en Honoluluo |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy (1924–1927) |
Okupo | |
Okupo | fotisto ĉefkameraisto furniture designer (en) filmreĝisoro |
HAÁR Ferenc [ha'r] Francis Haar (1908, Csernátfalu - decembro 1997, Honolulu), hungara-japana-usona fotisto.
Li studis inter 1924-27 en Landa Lernejo pri Industriarto en Budapeŝto. En 1935 li establis la fotostudion Studio Haár. En 1937 li loksidiĝis en Parizo, en 1940 en Japanujo kaj malfermis fotostudion. Kune kun sia edzino li ilustris la japanan eldonon de verkon de Imre Madách (La Tragedio de l' Homo[1]). Dum la milito oni evakuis ilin el Tokio al urbo Karuizawa. Nur en 1948 li povis denove malfermi sian fotostudion. Inter 1956 kaj 1959 li vivis en Chicago, ekde 1960 ĝis sia morto en Havajo, kie li faris dokumentfilmojn, ilustris librojn kaj instruis fotoarton en la Universitato Havajo.