Ferenc Székely | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de marto 1842 en Szombathely |
Morto | 17-an de marto 1921 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 35-1-80 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto akuzisto |
Ferenc Székely [sEkej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Székely Ferenc estis hungara politikisto, ministro, juristo.
Ferenc Székely [1] naskiĝis la 11-an de marto 1842 en Szombathely. Li mortis la 17-an de marto 1921 en Budapeŝto.
Ferenc Székely devenis el juda familio. Li frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li lernis juron en Pest (urbo). Li doktoriĝis en 1866, li advokatiĝis en 1870, dume li havis postenon en la juĝejo ekde 1867. Li estis komence prokuroro, poste juĝisto. Inter 1897 – 1899 li laboris en la ministerio, poste li estis ĉefprokuroro. Inter 1910-1913 li estis ministro pri justico. En 1900 li ricevis ordenon.