Francisco González Ledesma | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Francisco González Ledesma | |||||
Naskonomo | Francisco González Ledesma | ||||
Naskiĝo | 17-an de marto 1927 en Barcelono | ||||
Morto | 2-an de marto 2015 (87-jaraĝa) en Barcelono | ||||
Mortis per | Apopleksio ![]() | ||||
Lingvoj | hispana • kataluna vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | María Rosa Torralba Serra (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Enric González ![]() | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Silver Kane • Taylor Nummy • Rosa Alcázar • Silvia Valdemar • Enrique Moriel vd | ||||
Okupo | romanisto advokato ĵurnalisto verkisto ![]() | ||||
Aktiva dum | 1941–2015 vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Francisco GONZÁLEZ Ledesma (Barcelono, 17a de marto 1927 - samloke, 2a de marto 2015) estis hispana advokato, ĵurnalisto, scenaristo de bildliteraturo kaj romanisto. Specializita en siaj lastaj jaroj en krimromanoj, li estis konsiderata kiel unu de la ĉefaj proponantoj de la nigra romano de socialaj nuancoj en Hispanio. Laŭ liaj propraj vortoj, en lia verkado influis aŭtoroj kiel la eŭropanoj Victor Hugo, Dumas, Flaubert, Dostojevskij kaj Stefan Zweig kaj la usonanoj John Dos Passos kaj Tom Wolfe.
Li studis en religiaj lernejoj, dum zorgis pri li onklino. Li ekkarieris per verkado de scenaroj por bildliteraturo por la eldonejo Bruguera, kie li ekhavis profesion kaj literaturajn rimedojn, krom enspezojn por la kariero de juro. Li ricevis en 1948, estate nur 21-jaraĝa, la Premion Internacian de Romano, de la eldonisto Josep Janés i Olivé pro sia romano Sombras viejas, en kies ĵurio estis Somerset Maugham kaj Walter Starkie. Sed la frankisma cenzuro malpermesis ties publikigon.
Li gradiĝis en juro en 1950, kaj dediĉis sin unue al advokateco kaj poste al ĵurnalismo, en El Correo Catalán kaj, dum 25 jaroj, en La Vanguardia, kie li iĝis ĉefredaktoro. Ambaŭ profesioj havigis al li bonan konon de la socio, de la stratoj de Barcelono, de politikistoj kaj de la financistoj, kion li uzis en estontaj romanoj. Li edziĝis al María Rosa Torralba Serra, kaj ili havis tri gefilojn; Enric, Gloria kaj María Victoria González Torralba.
En 1952 li kreis la fekundan pseŭdonimon Silver Kane, laŭ kiu li verkis vakerajn romanojn, kaj kun kiu li publikigis preskaŭ po unu romano ĉiusemajne. Totale, temas pri ĉirkaŭ mil titoloj, de kiuj Grafito, publikaĵo specializita en popola kulturo, konstatis, ke la Nacia Biblioteko de Hispanio konservis nur tri en 1986.[1] Krome li publikigis poŝromanojn sub la pseŭdonimoj Taylor Nummy, Rosa Alcázar kaj Fernando Robles. Li verkis ankaŭ longajn romanojn: nome Los napoleones (malpermesita), Las calles de nuestros padres kaj Expediente Barcelona (finalista de la Premio Ciutat de València, en 1983), kiuj povis publikiĝi nur jam je la hispana transiro al demokratio. En 1984 li ricevis la Premion Planeta pro Crónica sentimental en rojo, kio pliigis sian popularecon kaj kuraĝon por plue verki.
Lian romanon Expediente Barcelona oni tradukis al franca kaj publikigis la prestiĝa eldonejo Gallimard, kio havigis al li prestiĝon kaj eldonan sukceson en Francio pli grandajn ol tiuj de Hispanio; foje liaj novaj romanoj aperis en Francio eĉ antaŭ en Hispanio.
Serio Méndez
Li uzis pseŭdonimojn Silver Kane (ĉefa vakeraj), Taylor Nummy kaj Silvia Valdemar, kaj Rosa Alcázar kaj Fernando Robles por amaferaj verkoj,[2], dum Enrique Moriel estis la lasta pseŭdonimo uzita en 2007 kaj 2008, por du de siaj lastaj romanoj.
Como Rosa Alcázar
Kiel Silver Kane
Kiel Enrique Moriel