Franek Kluski | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Teofil Modrzejewski | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1873 en Varsovio | |
Morto | 22-an de januaro 1943 (70-jaraĝa) en Varsovio | |
Lingvoj | pola vd | |
Ŝtataneco | Pollando vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto mediumo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Franek KLUSKI (ĝuste Teofil Modrzejewski, naskiĝis en 1873, mortis la 22-an de januaro 1943) – pola banka oficisto, teatra kritikisto, poeto, gazetara raportisto kaj mediumo. En la unua duono de la 19-a jarcento famiĝis pro materiigo de spiritaj entoj.
Franek Kluski jam de infaneco kontaktiĝis kun ekstermateria sfero. Liaj kapabloj estis laŭ li heredaj - ankaŭ la patro kaj onklo posedis ilin. Infanaĝe ofte malsanis kaj serĉis solecon, estis revema, antaŭsentis kaj vidis distancajn eventojn. Plurfoje per subtila korpo promenis en arbaroj. Kiel 5-jarulo komencis aparte klare vidi fantomojn. Inter la 20-a kaj 45-a vivjaro lia mediumeco malaperis pro la familia kaj profesia engaĝiĝo.
Laŭ atestantoj Kluski scipovis materiigi ekzemple manon kaj vizaĝon de spirita ento (vaksa premsigno), birdon (kaprimulgo), beston similan al leono, beston rememorigantan mustelon (dum la spiritistaj seancoj la besto iris sur la tablo kaj tuŝis ĉeestantojn) kaj humanoidon rememorigantan ĉefaspekte homo erectus.
Dum la seancoj la humanoido, nomata "pitekantropus", povis, kiel konstatis ĉeestanta Norbert Okołowicz, "traŝovi pezan bibliotekon, levi kanapon super kapoj de la ĉeestantoj kaj porti ŝarĝon de la homo kun seĝo ĝis alteco de plenkreska viro". Fotoj kun faksimilo de la pitenkantropo montras altan silueton kun fortika korpo, torso kaj kapo ĉirkaŭvolvitaj per sakoj.
Atestanto de tiuj ĉi seancoj estis interalie konata pola verkisto Tadeusz Boy-Żeleński, kiu poste skribis: Mi ne penas ĉi tie klarigi tiujn fenomenojn [...] Nenion mi povas diri rilate al tio, sed por mi mem mi preferas rigardi tion mediume, kiel al ian forton same neesploritan hodiaŭ, kiel iam estis neesplorita elektro aŭ ĝisnelonge la radiumo.