Frasco | |
---|---|
Blazono de Frasco | |
Preĝejo Sankta Bernardo de Aosta en Frasco | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Locarno |
Komunumaro | Verzasca |
Koordinatoj | 46° 33′ 7″ N 8° 0′ 5″ O / 46.55194 °N, 8.00139 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 33′ 7″ N 8° 0′ 5″ O / 46.55194 °N, 8.00139 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 106 |
Areo | 25,72 km² |
Alteco | 885 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6636 |
Komunumkodo | 5105 |
Mapo de Frasco |
Frasco estas komunumo de la Komunumaro Verzasca kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 106 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Frasco situas en la supra parto de la Valo Verzasca ĉe la alfluo de la rivereto Efra al Verzasca, kiu formas la okcidentan komunumlimon. La komunumo konsistas el la vilaĝo Frasco kaj la setlejoj Cantom, Costa, Mora kaj Ronco kaj diversaj alpopaŝtejoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 25,72 km², de kiuj 45,0% estas kovritaj de arbaro, 7,3% servas por agrikulturo kaj 0,9% por setlado. Preskaŭ la duono de la teritorio konsistas el altmontara dezerto.[2]
La komunumo Frasco limas en nordo al Chironico, en nordoriento al Giornico, en oriento al Personico, en sudsudoriento al Lavertezzo, en sudo al la eksklavo Gerra (Verzasca) de la komunumo Cugnasco-Gerra, kaj en okcidento al Sonogno.
Frasco situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la valvojo de Tenero-Contra tra la Valo Verzasca al Sonogno. Pere de poŝtaŭtolinio de Sonogno al Tenero kaj Locarno la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
La unua dokumenta mencio de Frasco datiĝas el la jaro 1235 Felasco. Dum mezepoko Frasco estis parto de la valkomunumo Verzasca. Ek de 1395 Frasco formis komunumon kune kun Sonogno. En la jaro 1843 Frasco disiĝis de Sonogno kaj fariĝis memstara politika komunumo.[3] La 11-an de februaro 1951 granda lavango detruis en la vilaĝo multajn domojn kaj mortigis 5 homojn.[4]
|