Fredrik Ström | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Fredrik Ström | |||||
Naskiĝo | 10-an de julio 1880 en Breared | ||||
Morto | 23-an de novembro 1948 (68-jaraĝa) en Bollebygd | ||||
Tombo | Breared cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | sveda vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Partio | Sveda socialdemokratia partio (1930–1948) Sveda socialdemokratia partio (1916–1916) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Tua Ström (en) (1905–) vd | ||||
Infanoj | Folke Ström (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | redaktoro politikisto vd | ||||
Aktiva en | Stokholmo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fredrik Ström (n. 1880 - m. 1948) estis sveda socialista politikisto kaj elstara verkisto. Li estis redaktoro de la gazeto Arbetarbladet de 1908 ĝis 1910 kaj havis sidon en la Riksdag de 1916 ĝis 1921, kaj de 1930 ĝis 1938.
Li aniĝis en la Sveda socialdemokratia partio kaj en 1916 elektitis al la Riksdag. Sed in 1917, Ström disiĝis kun Hjalmar Branting kaj aliĝis kun la ekstrema maldekstra flanko de la partio, kies estroj estis la komunistoj Zeth Höglund kaj Ture Nerman. Tiu ĉi grupo subtenis la rusajn Bolŝevikojn kaj baldaŭ fariĝis la originala Sveda komunista partio.
Fredrik Ström estis, kune kun Ture Nerman kaj la urbestro de Stokholmo, Carl Lindhagen, parto de malgranda delegitaro de svedaj komunistoj kiuj salutis je Lenin dum sia mallonga vizito en Stokholmo en aprilo 1917. La svedaj komunistoj alportis je Lenin al la magazeno PUB kie ili aĉetis por li tute nova kostumo por ke li belaspektu revenante hejmen al revolucia Petrogrado.
Ström estis estro de la Stokholma Kominterna ligilo kun Okcidenta Eŭropo de 1919 ĝis 1920, kaj li frekvente vizitis Sovetunion por renkontoj, inkluzive de la 3-a Internacio, okazinta en Moskvo, 1921.
Ström subtenis al Lenin, al Trockij, kaj al la Oktobra Revolucio, sed li malkonsentis kun Stalin kaj en 1926 li reaniĝis en la Sveda socialdemokratia partio, kvankam li ankoraŭ konsideris sin komunisto.