Frýdek (latine Fridecca, germane Friedek, Friedeck, pole Frydek) estas silezia historia urbo en Ĉeĥio, hodiaŭ urba parto de statuta urbo Frýdek-Místek en distrikto Frýdek-Místek. Vivas ĉi tie 28 200 loĝantoj (2021).
Antaŭuulo de Frýdek estis foira domaro Jamnice, la unua mencio pri ĝi devenas el la jaro 1305. Tiu ĉi regiono kreis konsiston de teŝina princlando.
Frýdek fondis komence de la 14-a jarcento teŝina princo Kazimiro la 1-a, sed la teŝinaj princoj ofte lombardis la urbon pro siaj financaj problemoj, kiam fine de la jaro 1572 ili ŝanĝigis la tutan senjorujon Frýdek en status minor kaj la sekvantaj jaron ili vendis ĝin. Pli longtempe proprumis la senjorujon Frýdek Bruntálští z Vrbna (1584–1636), Oppersdorfidoj (1636–1699) kaj Pražmové z Bílkova (1699–1797). En la jaro 1797 Frýdek-on aĉetis reen kamero de la teŝina princlando, kiu tiam apartenis al Habsburgoj, nome ĝis la jaro 1918, kiam iliaj parceloj estis ŝtatigitaj.
En la jaro 1850 Frýdek fariĝis centro de la samnomata juĝeja distrikto kaj ĝis la jaro 1901 sidejo de oficoj de la politika distrikto. En la jaroj 1869–1928 Frýdek estis statuta urbo. La 1-an de januaro 1943 Frýdek kuniĝis kun Místek kaj pluaj municipoj en urbon Frýdek-Místek.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 5 170 |
---|
1880 | 5 912 |
---|
1890 | 7 585 |
---|
1900 | 9 037 |
---|
1910 | 9 879 |
---|
1921 | 10 071 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 11 889 |
---|
1950 | 13 432 |
---|
1961 | 17 009 |
---|
1970 | 15 729 |
---|
1980 | 21 445 |
---|
1991 | 33 918 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 33 326 |
---|
2011 | 29 713 |
---|
2021 | 28 200 |
---|