Gabriel Miró | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gabriel Francisco Víctor Miró y Ferrer |
Naskiĝo | 28-an de julio 1879 en Alakanto |
Morto | 27-an de majo 1930 (50-jaraĝa) en Madrido |
Tombo | Almudena Cemetery (en) |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Universitato de Valencio Universitato de Granado |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | verkisto ŝtata funkciulo |
Gabriel MIRÓ Ferrer (Alakanto, 28a de julio 1879 - Madrido, 27a de majo 1930) estis hispana verkisto, enkadrita plej ofte en la nomita "generacio de 1914" aŭ "novecentismo".
Li studis juron, malsukcesis iĝi juĝisto kaj iĝis funkciulo en Alakanto. En 1908 li gajnis sian unuan literaturan premion. Inter aliaj omaĝis lin Ramón María del Valle-Inclán, Pío Baroja kaj Felipe Trigo. Li ekkunlaboris kiel ĵurnalisto por gazetoj kiel Heraldo de Madrid, Los Lunes de El Imparcial, ABC kaj El Sol de Madrido, kaj Caras y Caretas kaj La Nación de Bonaero. Ekde 1914 loĝis kaj laboris en Barcelono, unue por religia enciklopedio, kaj inter 1914 kaj 1920 li kunlaboris en la barcelona gazetaro: Diario de Barcelona, La Vanguardia kaj La Publicidad. Li translokiĝis al Madrido nomumita en 1920 funkciulo de ministerio kaj tie restis la dek lastajn jarojn de sia vivo. En 1927 li estis proponita por la Real Academia Española, sed li ne estis elektita, eble pro skandalo starigita pro sia romano El obispo leproso (La lepra episkopo), kiu estis konsiderata kontraŭklerika.