Gardejo de la Sankta Lando | ||
---|---|---|
La Kruco de Jerusalemo, blazono de la Gardejo de la Sankta Lando | ||
Franciscan province (O.F.M.) (en) Sankta Lando franciscan custody (en) province of a religious order (en) | ||
Komenco | 1342 vd | |
Geografia situo | 31° 46′ 44″ N, 35° 13′ 39″ O (mapo)31.77894166666735.227444444444Koordinatoj: 31° 46′ 44″ N, 35° 13′ 39″ O (mapo) | |
Lando(j) | Israelo • Jordanio • Sirio • Libano • Egiptio • Kipro • Palestino vd | |
Sidejo | Monastery of St Saviour | |
Situo | Jerusalemo | |
| ||
Agareo | ||
Fondinto(j) | Sankta Francisko el Asizo vd | |
Filioj | Fathers of the Holy Sepulchre (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Gardejo de la Sankta Lando (latine Custodia Terræ Sanctæ) estas provinco de la Ordeno de la Minoraj Fratoj; ĝi inkluzivas Egiption, Israelon, Palestinajn Teritoriojn, Sirion, Jordanion, Libanon, Kipron kaj la insulon Rodon.
La origino de la Gardejo de la Sankta Lando reiras al la jaro 1217, kiam ĝeneralkongrese kuniĝis la Ordeno de la Minoraj Fratoj, laŭvole de Sankta Francisko el Asizo. En tiu okazo la Ordeno, fondita en 1209, estis dividita en “Provincoj”, inter kiuj ankaŭ la Provinco de la Sankta Tero, kiu etendiĝis al ĉiuj regionoj gravitantaj ĉirkaŭ la baseno de la Mediteraneo, de Egiptio ĝis Grekio kaj transe.
En 1219, Sankta Francisko enŝipiĝis el la haveno de Ankono en la direkto de la Provinco de la Sankta Tero. La fratulo el Asizo partoprenis kiel mesaĝinto de paco en la Kvina Krucmilito. Lia elŝipiĝo en Egiptio, proksimume ĉe la fronto de la armeo celanta konkeri Damiettan, lin konsilis peti permeson de la papa delegito por renkonti, siariske kaj siadanĝere, la sultanon al-Malik al-Kamil. La renkontiĝo konstituas eĉ hodiaŭ unu el paĝoj plej gravaj de la historio de la franciskana ordeno kaj de la dialogo inter kristanoj kaj islamanoj.
Ne okazis, certe, pro tiu vizito, ke la Sanktaj Lokoj de Jerusalemo estos liberigitaj, kio okazos, por mallonga tempo tamen, en 1229, tri jarojn post la morto de la Sanktulo. En tiu jaro (de la vizito), danke al akordigita paŭzo inter kristanoj kaj islamanoj, la Minoraj Fratuloj povis instaliĝi ĉe la 5-a stacio de la krucvojo. En 1220 Francisko povis loĝi laŭ mallonga tempo, en la nuna Akko, tian ankoraŭ en manoj kristanaj.
En 1291, Akko falis sub la islama regado por tie restis ĝis la konkero de la angla armeo, sep jarcentoj poste. La Franciskanoj estis devigitaj retiriĝi en Kipron, kie estis la sidejo de la Gardeja Provinco, sed neniam ĉesis la ligoj kun Jerusalemo kaj la Palestinaj sanktejoj.
Malgraŭ ke al ĝi estis malpermesite eniri la Sanktan Teron, papo Johano la 22-a rajtigis la franciskanan Ordenon sendi ĉiujare du fratulojn, La Minoraj Fratuloj daŭris tiel ĉeesti kaj praktiki iujn formojn de religia asistado kaj apostolagado.
En 1333 la fratuloj reelaĉetis la Vespermanĝejon kaj ĉe ĝi fondis konventon. La islamanoj, en la sama jaro, rekonis al Monorajn Fratulojn kiel kutimajn oficantojn de la baziliko de la Sankta Tombo,
Fundamentan rolon plenumis la reĝo de Napolo Roberto el Anĵuo, franciskana triaordenano kiel lia edzino Sanĉa de Aragono (1285–1345), kiu elspezis la ciferon postulitan de la Sultano de Egiptio, pere de la agado de Fratulo Ruggero Garini, por solidigi la rajton de Franciskanoj vivi kaj praktiki la celebrojn en la Sankta Tombo, kiel reprezentantoj de la Eklezio de Romo.
La papo Klemento la 6-a, per la buleoj Gratias Agimus kaj Nuper Carissimae de 1312, aprobis la agadon de la Reĝoj de Napolo, rekonante al la Ordeno Franciskana la rajton reprezenti la Eklezion de Romo en la Sanktaj Lokoj.
Se la Franciskanoj – Minoraj Fratuloj – estas la oficialaj gardistoj de la Tero Sankta, Ilia franciskana Provincoesto statute estas ĉiam itala kaj la itala estas ankaŭ la lingvo oficiala.
Fratula organizaĵo aktivas en ĉiuj Provincoj zorgas por la akiri la rimedojn por la verkoj kaj aktivecoj en la Gardejo.
Hodiaŭ la Gardejo de la Sankta Lando aktivas en Israelio, Jordanio, Egiptio, Sirio, Lebano, Kipro, kaj Grekio. Almetas sian laboron 300 religiuloj devenantaj el 32 landoj, krome efike ĉeestas 133 virinaj kongregacioj.
La sanktejoj konfiditaj al la Gardejo de la Sankta Lando estas 74, inter ili:
La nuna (2012) Gardisto de la Sankta Lando estas, ekde 2004, patro Pierbattista Pizzaballa.