Geneviève de Gaulle-Anthonioz[1], (naskiĝis la 25-an de oktobro 1920 en Saint-Jean-de-Valériscle (Gard), mortis la 14-an de februaro 2002 en Parizo, nevino de Charles de Gaulle, estis franca rezistantino, deportita en 1944 al Koncentrejo Ravensbrück, poste aktivulino de Homaj rajtoj kaj de lukto kontraŭ malriĉeco, prezidanto de "ATD Quart Monde" (Agi ĉiuj por la digno de la Kvara mondo) de 1964 ĝis 1998.
Ŝi eniris Panteonon la 27-an de majo 2015. Tamen, ŝia familio rifuzinte ke ŝi estu apartigita de ŝia edzo, la ĉerko entenas nur teron el ŝia tombejo[2].
|