Giovanni Legrenzi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aŭgusto 1626 en Clusone |
Morto | 27-an de majo 1690 (63-jaraĝa) en Venecio |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Venecia respubliko |
Okupo | |
Okupo | komponisto orgenisto |
Giovanni Legrenzi (bapt. 12-a de aŭgusto 1626 en Clusone ĉe Bergamo; † 27-a de majo 1690 en Venecio) estis Itala komponisto.
Sian unuan muzikan edukadon Legrenzi ricevis de sia patro, violonisto kaj komponisto. Jam en la aĝo de 19 jaroj Legrenzi 1645 estis dungita kiel orgenisto de la preĝejo Santa Maria Maggiore en Bergamo. Post kiam li estis ordinita en 1651, li ankaŭ laboris tie kiel pastoro. Kun la kapelestro Maurizio Cazzati same aktiva ĉi tie li praktikis intiman kunlaboron. Iliaj triosonatoj en la stilo de la eklezia sonato oni prezentis dum la mesoj.
El tiu ĉi epoko originas liaj unuaj komponaĵoj, kiuj montras lin ĝuste en la ĉambromuziko kiel antaŭulo de Arcangelo Corelli.
En 1656 li estis alvokita kiel kapelestro ĉe la Accademia dello Spirito Sancto en Ferrara. Tiun oficon Legrenzi plenumis ĝis 1665. Tie en Ferrara li komencis komponi ankaŭ sub la influo de Hippolito Bentivoglio. Inter 1665 kaj 1681 liaj agadoj nur ŝpareme estas dokumentitaj, sed eble li instruis ĉe la Venecia Ospedale dei Mendicanti iam dum tiu tempo. Legrenzi ĉiam reprovis ricevi pli bone dotitajn oficojn. Li vane kandidatiĝis en Venecio (1665), Milano (1669), Parma (1670), Bolonjo (1671), kaj la oficon de muzikisto ĉe la Franca kortego li ne povis alpreni pro malsaniĝo.
En 1671 Legrenzi setlis en Venecio. Tie oni alvokis lin en 1681 kiel vickapelestro de la katedralo Sankta Marko, kaj kvar jarojn poste li avancis al Maestro di capella [kapelestro].
En la aĝo de 64 jaroj Giovanni Legrenzi mortis la 27-an de majo 1690 en Venecio. Kun li Italio perdis unu el la grandaj komponistoj de la baroko.
Legrenzi estis unu el la plej elstaraj komponistoj en Venecio dum la malfrua 17-a jarcento kaj li ege influis la evoluon de malfrubarokaj muzikaj ĝenroj en norda Ialio. Liaj verkoj ampleksas operojn, sakralan muzikon voĉkantan kaj diversspeca instrumentmuzikon. Inter liaj disĉiploj estis Francesco Gasparini, Antonio Lotti kaj Giovanni Varischino. Johann Sebastian Bach i.a. komponis fugon en B minoro por orgeno pri temo de Giovanni Legrenzi.