Gospođinci | |||
---|---|---|---|
setlejo cadastral municipality of Serbia (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 21237 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 24′ N, 19° 59′ O (mapo)45.403619.9872Koordinatoj: 45° 24′ N, 19° 59′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 80 m [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gospođinci [+] | |||
Gospođinci, prononco origine serbe Госпођинци, hungare Boldogasszonyfalva, germane Frauendorf estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka, en municipo de Ĵabalj.
Gospođinci situas sur ebenaĵo 80 metrojn super la marnivelo.
La unua mencio devenis en 1410 en formo Bódogasszonytelke. Post la turka erao ekde 1746 limgardistoj loĝis en la vilaĝo kaj ĝi apartenis al la limgarda zono. En 1770 ortodoksaj sudaj slavoj alvenis. Dum la hungara revolucio de 1848 Mór Perczel sukcese atakis la serbajn rezistantojn. En 1873 plene ĉesis la limgarda zono. En 1910 loĝis en la tiama Boldogasszonyfalva 3 611 da homoj, (3018 serboj, 316 germanoj, 172 hungaroj). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungara reĝlando, al Bács-Bodrog, al distrikto de Zsablya, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, pli poste al Serbio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon, kiu iĝis parto de Hungario ĝis 1944. En 2002 loĝis en Gospođinci serboj 3 322 (85 %), rutenoj 142 (4 %), ciganoj 151 (4 %), hungaroj 84 (2 %) kaj aliaj.