Grebenac, serbe Гребенац, rumane Grebenaţ [grebenac], hungare Gerebenc estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Bela Crkva (Serbio).
Grebenac situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo.
La vilaĝo apartenis ĝis Traktato de Trianon al Hungara reĝlando, al Temes (reĝa departemento), al distrikto de Fehértemplom, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Grebenac 1017 homoj, (837 rumanoj (82 %), 100 serboj, 51 ciganoj, 9 hungaroj kaj aliaj).