Guarapuava | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 182 093 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 58 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 25° 24′ S, 51° 27′ U (mapo)-25.395-51.457777777778Koordinatoj: 25° 24′ S, 51° 27′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 1 120 m [+] | ||||
Areo | 3115,329 km² (31 153 2.9 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Guarapuava [+] | |||||
Guarapuava estas municipo, universitata grandurbo kaj diocezo de la brazila subŝtato Paranao. La loknomo signifas en indiana lingvo: kuraĝa lupo.
Guarapuava situas sur altebenaĵo en suda parto de la lando. Curitiba troviĝas 221, Porto Alegre 518, Campinas 522, San-Paŭlo (urbo) 531, Guarulhos 542, Campo Grande 637, Nova Iguaçu 863, Rio-de-Ĵanejro 878, São Gonçalo (Rio-de-Ĵanejrio) 902, Belo Horizonte 982, Goiânia 996, Braziljo 1129, Salvador de Bahio 1933, Maceió 2412, Teresina 2438, Recife 2606, Manaus 2641, São Luís 2657, Belém 2681, Natalo (Brazilo) 2782 km.
La unuaj portugaloj alvenis en 1770. Vilaĝo fondiĝis en 1810, ĝi urbiĝis en 1852, post 7 jaroj la distrikto (aŭ municipo) kreiĝis.
En municipo Guarapuava estas plej grava la agrikulturado (terpomoj, maizoj, sojfaboj hordeoj). Menciinda ankaŭ la industrio (ligno, paperoj.
Guarapuava situas en milda subtropika klimato. La temperaturo en la jaro varias inter 12-20 °C. En somero la klimato estas plaĉa, en vintro la temperaturo foje falas sub frostopunkto. En la jaro pluvas resume 1807 mm, en ĉiuj monatoj pluvas.
Guarapuava havas flughavenon. El la urbego forkuras 4 ĉefvojoj.