Guriezo | |||
---|---|---|---|
municipality of Cantabria (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 39... | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 438 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 33 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 21′ N, 3° 20′ U (mapo)43.341944444444-3.3266666666667Koordinatoj: 43° 21′ N, 3° 20′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 40 m [+] | ||
Areo | 74,53 km² (7 453 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Guriezo [+] | |||
Guriezo [guRJEzo] estas municipo en plej nordorienta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Asón-Agüera.
Ĝi limas norde kun Castro Urdiales kaj Liendo, oriente kun Castro Urdiales, sude kun Biskajo (Eŭskio) kaj okcidente kun Ampuero kaj Rasines. Kaj Guriezo kaj Rasines estas gravaj komunikvojoj kun la kantabra enklavo de Valle de Villaverde en Eŭskio.
Ĝia ĉefurbo, El Puente, estas je 61 km de Santandero. Ĝi estas ĉe la valo de la rivero Agüera, kiu ricevas diversajn alfluantojn kiel la rivero Chirlía, kiu estas diglagita en la akvorezervejo El Juncal (La Junkejo).
Por areo de 74,53 km² estas 2 410 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Tiuj 2 410 loĝantoj estas distribuataj en jenaj loĝlokoj: Adino, Agüera, Angostina, Balbacienta, Cabaña La Sierra (Kabano de la Montaro), Carazón, La Corra, Francos, Landeral, Lendagua, Llaguno, El Llano (La Ebenaĵo), Lugarejos (Loĝloketoj), La Magdalena, Nocina, Pomar, El Puente (La Ponto, ĉefurbo), Ranero (Ranejo aŭ Ranisto), Revilla, Rioseco (Seka rivero), Santa Cruz (Sankta Kruco), Torquiendo, Trebuesto kaj Tresagua.
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1980 | 1990 | 2000 | 2010 | 2018 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2329 | 2380 | 2426 | 2329 | 2378 | 2162 | 1989 | 1716 | 1945 | 1830 | 1730 | 2383 | 2347 |
Tiu fruktodona kaj bone komunikita valo estis loĝita ekde frutempoj (megalitoj). Oni scias, ke tie estis limoj inter prapopoloj kiel aŭtrigonoj kaj kantabroj, kaj oni sugestis ankaŭ ĉeeston de romianoj. En frua Mezepoko, la areo apartenis, kun aliaj municipoj de Orienta Kantabrio, al la komunumaro Merindad de Vecio, kaj sekve okazis konfliktoj inter feŭdaj senjoroj de familioj Marroquín, Negrete kaj Boar.
Kiel ĉe aliaj najbaraj lokoj, en la Moderna Epoko, ankaŭ Guriezo integriĝis en la komunumaro Corregimiento de las Cuatro Villas de la Mar. Krome, en tiu epoko, la municipo dividiĝis en multaj domaroj laŭlonge de la valo, kaj la nobelaj stirpoj organizis, en asembleoj, la municipajn konsilantarojn. Kaj kiel ĉe aliaj municipoj, en la jaro 1822, unuiĝis kaj kaj iĝis la moderna municipo, kia ĝi estas aktuale.
En la 19-a jarcento oni instalis tie, pere de kapitalo el Biskajo, altan fornon kiu estis de la unuaj en Iberio, ĝermo de posta grava hispana entrepreno nome Altos Hornos de Vizcaya.
En ekonomio, la agrokulturo kaj brutobredado, kvankam perdis gravon, ankoraŭ restas super la kantabra averaĝo. La industrio kaj la konstruado, kiel okazis en proksimaj municipoj, pliigis sian aktivecon kaj restis en la averaĝo de la regiono. Kaj kiel en tiu, ankaŭ la triaranga sektoro, tiu de servoj, kreskiĝis, superante la 50% de la labordediĉo, ĉefe favore al turismo de la somera epoko.
De ĝia heredo elstaras du klasigitaj havaĵoj, nome:
Krome interesas la medio de la monto Pico de las Nieves, kun megalitaj restaĵoj (menhiro kaj tumulo) aŭ ĉe la Akvorezervejo del Juncal, sude, ĉe la masivo Los Jorrios. La municipo Guriezo formas parton de la Jakoba Vojo de la Marbordo, inkludita en 2015 de la Unesko en la ampleksigo de la Jakoba Vojo en Hispanio al «Caminos de Santiago de Compostela: Camino francés y Caminos del Norte de España».
Menciindas la preĝejoj de Sankta Sebastiano (de la 18a jarcento), en Landeral; de Sankta Johano (de la 17a jarcento), en Agüera; de La Magdalena (de la 17a jarcento), en La Magdalena. Krome estas kelkaj ermitejoj (de la 15a-18a jarcento), en la valo kaj en la montoj, kiel por ekzemplo tiu de Las Nieves (de la Neĝoj).
El civila heredo estis domegoj kaj turoj el kiuj ankoraŭ restas jeno:
La valo enhavas rimarkindajn ekzemplojn de popola arkitekturo, en diversaj lokoj, ĉu izose ĉu en kernoj, kun elementoj tradiciaj de Kantabrio kaj de Eŭskio. Menciindas pontoj, kiel tiu de Agüera super Gándara, en El Puente. Krome restas kelkaj antikvaj forĝejoj, kiel tiu de La Yseca (de la 13a-17a jarcento), restaŭrita en la 20a jarcento, ĉe la rivero, formanta komplekson kun la Domego de Marroquín.