György Illés | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de novembro 1914 en Eger |
Morto | 12-an de junio 2006 (91-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | ĉefkameraisto filmreĝisoro aktoro |
György Illés [djordj ilEŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Illés György estis hungara kameraisto kaj altlerneja instruisto.
György Illés naskiĝis la 2-an de novembro 1914 en Eger - mortis la 12-an de junio 2006 en Budapeŝto.
György Illés frue rigardis mutajn filmojn, kiuj tre plaĉis al li. Baldaŭe li ekhavis laboron ĉe produktejo de filmoj, kie ekde 1946 li iĝis kameraisto. Post 3 jaroj li ekinstruis en la aktora-filma ĉeflernejo. Li laboris kune kun Zoltán Fábry (reĝisoro), Félix Máriássy, Károly Makk, János Herskó, Zoltán Várkonyi. Li ricevis premiojn Kossuth en 1950 kaj 1973, inter 1951-2004 ankaŭ aliajn premiojn.