Géza Anda | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de novembro 1921 en Budapeŝto |
Morto | 13-an de junio 1976 (54-jaraĝa) en Zuriko |
Mortokialo | Ezofaga kancero |
Tombo | Cemetery Rüschlikon (en) |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Svislando (1955–) Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1941) |
Familio | |
Edz(in)o | Hortense Anda-Bührle (en) (1964–1976) |
Parencoj | Emil Georg Bührle (en) (bopatro) Dieter Bührle (bofrato) |
Okupo | |
Okupo | pianisto dirigento komponisto |
Géza Anda, laŭ hungarlingve kutima nomordo Anda Géza estis hungara-svisa pianisto, komponisto, dirigento, altlerneja instruisto.
Géza Anda [1] naskiĝis la 19-an de novembro 1921 en Budapeŝto, li mortis la 14-an de junio 1976 en Zuriko.
Géza Anda aĝis 12, kiam li komencis pianludi. Li akiris diplomon en Tutlanda Muzika Altlernejo en 1941. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ernő Dohnányi, Zoltán Kodály kaj Leó Weiner. Pli frue jam en 1939 li debutis en koncerto. Post la diplomo li ricevis stipendion en Berlino, kie li estis solpianisto de Wilhelm Furtwängler. Pro la mondomilito li rifuĝis al Svislando, kie li edziĝis kaj ricevis svisan ŝtatanecon en 1955. Pli malofte li dirigentis ekde 1957. Li gvidis majstrokursojn en Zuriko, Salcburgo kaj Luzern. Li instruis en konservatorio de Luzern. Ekde 1967 li denove koncertis en Hungario. Li frue mortis pro kancero. Li ricevis la unuan premion en 1940, la lastan jam postmorte.