Habiba Msika | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
حبيبه مسيكه | ||
Naskonomo | Marguerite Msika | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1902 en Tunizo | |
Morto | 21-an de februaro 1930 (27-jaraĝa) en Tunizo | |
Mortis pro | Hommortigo vd | |
Tombo | Borgel cemetery (en) 36° 49′ 26″ Nordo 10° 11′ 27″ Oriento / 36.8239 °N, 10.1908 °O (mapo) vd | |
Lingvoj | egipt-araba vd | |
Ŝtataneco | Franca protektorato de Tunizio vd | |
Familio | ||
Parencoj | Leïla Sfez (en) (onklino) vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro kantisto dancisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ĥabiba Msika (arabe حبيبة مسيكة, la familia nomo foje estas skribita kiel Mesika; france Habiba Msika; kromnomita: "La Fajrobirdo"; 1903 - la 21-an de februaro 1930) estis juda kantistino kaj teatra aktorino, kiu fariĝis publika figuro en Tunizio en la 1920-aj jaroj, kaj en la juda publiko kaj en la islama publiko [1].
Ŝi rapide grimpis la ŝtuparon de famo sub la pseŭdonimo Habiba ("kara") kaj estis prototipo de la libera, karisma kantisto kaj aŭdaca aktorino, mastro de ŝia destino. Adorita de la tunizianoj, Msika fariĝis socia fenomeno siatempe. La filmo The Fire Dance de Salma Baccar parolas pri ŝia kariero.
Msika estis naskita kiel Marguerite en 1903 al senhava familio de malalta statuso en la urbo de Testour [2]. Post kiam ŝi iĝis orfo, ŝi loĝis kun sia onklino, la kantisto Leïla Sfez, en la juda kvartalo ("Al-Khara") en la urbo de Tunizo [3]. Ŝi lernis legi kaj skribi en la franca en knabina lernejo de la franc-juda eduklerneja organizo Universala Israela Alianco (hebree כל ישראל חברים), kiun ŝi forlasis post sepjara studperiodo por studi kantadon, solfeĝon kaj la klasikan araban lingvon kun la fama komponisto Hamish Tarban kaj la tenoro Hassan Benan. La edukado, kiun ŝi akiris en ĉi tiuj medioj, havis grandan influon sur la formado de ŝia personeco kaj la kurso de ŝia kariero kaj vivo.
Msika komencis prezenti sur scenejo en juna aĝo, unue kiel kantisto en geedziĝoj en la juda komunumo. Ŝi estis sukcesa, kaj la spektantaro komencis nomi ŝin "la amato de ĉiuj" (arabe حبيبة الكل), kromnomo kiu iĝis ŝia artista nomo: "Ĥabiba". Laŭ sia propra iniciato, ŝi turnis sin al la muzikisto Asher Mizrahi, kiu skribis por ŝi kantojn kaj instruis al ŝi "kelkaj bazaj reguloj en muziko kaj danco, kaj kiel ludi al-udo" [4].
Dudek jaraĝa ŝi aliĝis al la nova araba teatro en Tunizo. Ŝi baldaŭ iĝis la stelo de la teatro. Ŝi postulis kaj ricevis pli altan salajron ol la aliaj aktoroj. Kiam ŝi ludis la ĉefajn rolojn de virfiguroj, kiel tiu de Jozefo (kiu ankaŭ estas menciita en la Korano), ŝi vekis la koleron de la pastraro kaj la konservativaj religiaj rondoj. Tamen, la franca influo sur tunizia socio jam kreis novan realon en Tunizio dum tiu ĉi periodo [5].
Ŝi donis sian unuan recitalon en la palaco de Asos en la urbo de Al-Marsa (arabe المرسى), kie ŝi renkontis la sekretarion de la bejo, kiu iĝis subtenanto kaj amanto. En la 1920-aj jaroj ŝia kariero ŝvebis al novaj altecoj kaj ŝi estis aŭdita ĉie en Tunizio. Habiba iĝis speco de sekssimbolo de la tempo, kaj estis kromnomita "la belulino el la graciulinoj" aŭ "la tigro kun la verdaj okuloj" [6].
Habiba fondis sian propran muzikgrupon kiu akompanis ŝin en ŝiaj kantoj, kaj kun kiu ŝi vojaĝis al turneon en Eŭropo, kune kun ŝia amanto. En Parizo, ŝi renkontis Pablo Picasso'n kaj Coco Chanel'n, kiuj diris pri ŝi ke sub la orienta rafinado estis furioza fajro-flamo, kaj ke estas sendube ke ŝi fariĝus fama en Parizo same kiel en Nordafriko. Reveninte al Tunizio ŝi ludis plurajn ĉefrolojn en ŝekspiraj teatraĵoj [7].
Msika estis aŭdaca kaj polemika figuro. Ŝi ĝuis liberan amvivon kiu ne estis akceptebla ĉe tiu tempo en tradicia socio. Estas konata ke ŝi havas multajn svatantojn, kaj judojn kaj islamanojn.
|
Ŝi kutimis esprimi siajn opiniojn libere kaj estis sendependa kaj liberigita virino. Ŝi emfazis sian tunizian nacian identecon, kaj tiel ekzemple en 1928 ŝi aperis envolvita en la tunizia flago kaj kantis por ĝia liberigo de la franca regado. La kanto "Sirio, mia lando" (arabe أنت سوريا بلادي) [8], kiun ŝi surbendigis tiun jaron ĉe la kompanio Baidaphon, iĝis la neoficiala himno de la araba nacia movado, kaj vendis multajn kopiojn tra la Proksima Oriento [9].
Ŝia entombigo estis okazigita la 23-an de februaro 1930 en Tunizo. Laŭ raportoj de la estro de sekureco ĉe la franca regada-direkto, miloj da homoj (judoj, islamanoj kaj tuniziaj naciistoj) kolektiĝis tagmeze sur la avenuo London - la ĉefa strato en Tunizo, kondukanta al la juda kvartalo. Teatrodirektoro Bashir Mathani laŭdis ŝin, dirante ke ŝia murdo estis "stulta kaj sadisma", sed ŝia karaktero kaj ŝia muziko neniam estos forgesitaj. La koloniaj aŭtoritatoj timis ŝian influon sur la naciismaj movadoj en Nordafriko. La vendo aŭ importado de ŝiaj diskoj estis malpermesita en la tuta Magrebo [10].
Almenaŭ du romanoj estis verkitaj pri ŝia vivo. En 1994 aperis la filmo "La Danse du Feu" de la tunizia reĝisoro Salma Bacher, bazita sur la vivo de Msika [11] [12]. La muzikisto Asher Mizrahi verkis lamenton al ŝia kara memoro.
Habiba estis edziĝinta por mallonga tempo al ŝia kuzo, Victor Stabon. Ŝi estis la amanto de la egipta reĝo Fuad la 1-a. En tiu tempo, ŝi konatiĝis kun la riĉa judo nomita Eliyahu Mimoni, kiu enamiĝis al ŝi. Kvankam ŝi malaprobis liajn progresojn, ili eble estis amantoj [14]. Kiam ŝi malkovris ke ŝi estis graveda, ŝi decidis geedziĝi kun sia deinfanaĝa amiko, Mundhar Maharzi. Pro ĵaluzo, matene de la 20-a de februaro 1930, Mimoni eniris ŝian loĝejon en Tunizo, verŝis sur ŝi bruleman substancon kaj ekbruligis ŝin. Ŝi mortis pro ŝiaj vundoj du tagojn poste. La domo kiun Mimoni konstruis por ŝi en la urbo Testour iĝis kultura centro en ŝia memoro nomita "Beit Habiba Msika" [15].