Hajdúszoboszló | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 4200 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 23 918 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 100 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 27′ N, 21° 23′ O (mapo)47.4521.383333333333Koordinatoj: 47° 27′ N, 21° 23′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 238,7 km² (23 870 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Hajdúszoboszló [+] | |||||
Hajdúszoboszló [hajdUsoboslO] estas urbo kaj tre signifa kuracbanloko en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Hajdúszoboszló, kies centro estas.
Hajdúszoboszló situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Debrecen. Tiu lasta urbo troviĝas 21, Hajdúböszörmény 29, Budapeŝto 207 km.
La komunumon mencias unuafoje skriba dokumento el 1075. Hajdúszoboszló estis komence vilaĝo, poste foirloko apud la sallivera vojo de Transilvanio al Szolnok. Pli poste ĝi iĝis kampurbo. La mezepokan urbeton detruis la tataroj (en turka soldo). Stefano Bocskay setligis tie en 1606 ĉevalistajn hajdukojn, sed la turkoj denove detruis la lokon en 1660.
Ĝi estis tipe agrikultura urbo ĝis la mezo de la 20-a jarcento, kiam oni trovis en la urborando riĉan tergaskampon kaj tiel la urbo iĝis unu centro de la tergasekspluato kaj servado en la Granda Hungara Ebenaĵo.
La urbo iĝis fama en Hungario pro la kuracakvo kaj banejoj. Oni trovis la unuan kuracakvon (73 °C) en 1925 (26-an de oktobro) dum tergasesploro. La kuracakvo entenas kuirsalon, jodon, bromon kaj radonon. La banejo daŭre pligrandiĝis ekde 1927 kaj oni deklaris ĝin en 1946 al kuracbanejo. Jare vizitas la lokon pli ol unu miliono da turistoj.