Hanna Szenes | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Szenes Hanna חנה סנש | ||
Naskiĝo | 17-an de julio 1921 en Budapeŝto | |
Morto | 7-an de novembro 1944 (23-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Mortis pro | Mortpuno vd | |
Mortis per | Pafvundo vd | |
Tombo | Mount Herzl Military Cemetery (en) (1950–) Juda tombejo sur Kozma strato (1944–1950) vd | |
Lingvoj | hungara • hebrea vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Familio | ||
Patro | Béla Szenes vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto poeto SOE agent (en) vd | |
Laborkampo | Poezio vd | |
Aktiva dum | 1928– vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Hanna Szenes [seneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szenes Hanna, hebree חנה סנש estis hungara-hebrea poeto, brita paraŝutisto, nacia heroo de Israelo. Ŝiaj personaj nomvariantoj estis Anikó kaj Cháná. Ŝia patro estis Béla Szenes.
Hanna Szenes [1] naskiĝis la 17-an de julio 1921 en Budapeŝto, ŝi mortis la 7-an de novembro 1944 en Budapeŝto.
Hanna Szenes frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste en 1939 la familio migris al Palestino pro la kontraŭjudaj leĝoj. Ŝi aliĝis al la juda defenda organizaĵo, poste en 1943 ŝi estis brita paraŝutisto. En 1944 ŝi surteriĝis en Jugoslavio por savi la hungarajn judojn, poste ŝi trairis la hungaran limon. Ŝi estis trovita kaj arestita, en sia naskiĝurbo ŝi estis ekzekutita. Ŝia patrino trovis la lastan poemon de Hanna en ŝia poŝo. En 1950 ŝi estis reentombigita en Jerusalemo.