Hans Jaray | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 24-an de junio 1906 en Vieno | ||||
Morto | 6-an de januaro 1990 (83-jaraĝa) en Vieno | ||||
Tombo | tombejo Hietzing en Vieno ![]() | ||||
Lingvoj | germana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teatra aktoro aktoro dramaturgo filmreĝisoro filmaktoro verkisto televida reĝisoro ![]() | ||||
Laborkampo | Television direction (en) ![]() ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hans Jaray (naskiĝinta la 24-an de junio 1906 en Vieno; mortinta la 6-an de januaro 1990 samurbe) estis aŭstra aktoro, reĝisoro kaj verkisto.
Hans Jaray vizitis en Vieno la Terezanan Akademion kaj la Universitaton pri Muziko kaj Prezentaj Artoj. Lia unua dungiteco kiel aktoro kondukis lin al la Nova Viena Teatro, post tio ekde 1925 ĝis 1930 al la Viena Popolteatro, kie li enkorpigis ĉefe rolojn de la klasika repertuaro, ekde Hamleto ĝis Medardo.
En 1930 Max Reinhardt venigis lin al la Teatro en la Jozefurbo, kie li laboris ĝis 1938. Jaray ankaŭ mem verkis aron da teatraĵoj. Per sia personigo de Franz Schubert en la filmo Leise flehen meine Lieder de Willi Forst (1933) li ankaŭ fariĝis unu el la plej diskonataj filmaktoroj en Germanujo kaj Aŭstrujo.
Post la aneksado de Aŭstrujo al nazia Germanujo li kiel judo devis fuĝi en Usonon, kie li laboris ĝis 1948 ĉe teatroj en Holivudo kaj Novjorko. En 1942 li estis unu el la kunfondintoj de la trupo „The Players from Abroad“, kiu konsistis ĉefe el rifuĝintaj aktoroj. Lia romano One Day Missing, kiu en Usono publikiĝis en 1948, aperis en germana lingvo en 1949 sub la titolo Es fehlt eine Seite. Sia vivraporto Was ich kaum erträumen konnte ..., kiun li verkis mallonge antaŭ sia morto, aperis nur en 1990.
En 1948 Jaray revenis al Vieno. Komence li prezentis ĉe la Popolteatro kaj ekde 1951 ĉe Teatro en la Jozefurbo, ĉe kiu li pli malfrue ankaŭ enscenigis. Krom sia teatra laboro, kie li precipe prezentis je sociokomedioj, Jaray ankaŭ kunverkis filmproduktaĵojn. Ekde 1954 ĝis 1964 li instruis ĉe la Max-Reinhardt-Seminario, kies direktoro li mallonge estis en 1960.