Henry Oldenburg (ankaŭ Henry Oldenbourg) (ĉ. 1619 kiel Heinrich Oldenburg – 5a de Septembro 1677) estis germana teologo konata ankaŭ kiel diplomato, naturfilozofo kaj la kreinto de la scienca akademia gazeto. Li estis unu el plej elstaraj intelektuloj de Eŭropo en la 17a jarcento, havante reton de korespondantoj rivala al tiuj de Fabri de Peiresc, Marin Mersenne kaj Ismaël Boulliau.[1] Je la fondo de la Royal Society li entreprenis la taskon de la eksterlanda korespondado, kiel unua sekretario.[2][3]
Jean-Pierre Vittu, "Henry Oldenburg 'Grand intermédiaire'", en "Les grands intermédiaires culturels de la République des Lettres", pub. de Christiane Berkvens-Stevelinck, Hans Bots kaj Jens Häseler, Paris, Honoré Champion, 2005, pp. 184–209
Douglas Mc Kie: The arrest and imprisonment of Henry Oldenburg. En: Notes and Records of the Royal Society of London, 6, 1948/49, p. 28-47
Thomas Elsmann: Im Schatten des Kaufmanns - Bremische Gelehrte 1600-1900, Bremen: Schünemann 2012, S. 80-99