Heves | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo (1984–) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 3360 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 9 923 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 100 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 36′ N, 20° 17′ O (mapo)47.620.283333333333Koordinatoj: 47° 36′ N, 20° 17′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 99,31 km² (9 931 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Heves [+] | |||||
Heves [heveŝ] estas banloko kaj urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Heves, kies centro estas. La loknomo signifas: impeta.
Heves situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Füzesabony-Jászberény, laŭ fervojo Kisújszállás-Kál. Füzesabony troviĝas 22, Jászberény 35, Eger 40, Tiszafüred 48, Kisujszállás 73, Budapeŝto 111 km.
Pli frue skitoj loĝis tie. En la 11-a jarcento la tiea fortikaĵo mem estis centro de la praa departemento. En 1271 parlamentado okazis en tiu loko. La komunumo ricevis rangon kampurbo en 1467. En 1544 la turkoj okupis kaj la urbeton kaj la fortikaĵon. Ili forpelis la hungarojn en 1596. En 1688 la aŭstroj-hungaroj reokupis la urbon. La nova loĝantaro okupiĝis pri terkulturado. La tie produktita akvomelono havas tutlandan famon. La urbeto estis distriktejo de departemento Heves. En 1943 oni deportis la judojn, en 1945 oni forpelis la virojn al trudlaboro al Ukraino. En la sama jaro oni disdonis parcelojn al la malriĉaj homoj el la grandbieno. Dum la socialismo kolĥozo funkciis en la tiama vilaĝo, kiu urbiĝis en 1984. En nekonata tempo vilaĝo Pusztacsász aliĝis al Heves.
Vidindaĵoj estas romkatolika Preĝejo Johano Baptisto (Heves), Kalvinana preĝejo (Heves), termala banejo kaj kasteloj de Remenyik (remenjik) kaj de Halász (halAs).