Hovězí | |||
germane Howiessy, germane Howies (1939-1945) | |||
municipo | |||
Placo en Hovězí
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Hovězí | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Zlín | ||
Distrikto | Distrikto Vsetín | ||
Administra municipo | Vsetín | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Parto de | Valaĥio | ||
Montaro | Host.-vset. montetaro, Javorníky | ||
Rivero | Vsetínská Bečva | ||
Situo | Hovězí | ||
- alteco | 385 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 18′ 09″ N 18° 03′ 38″ O / 49.30250 °N, 18.06056 °O (mapo) | ||
Katastro | 22,13 km² (2 213 ha) Hovězí | ||
Loĝantaro | 2 378 (2024) | ||
Denseco | 107,46 loĝ./km² | ||
Fondo | 14-a jarcento | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 756 01 | ||
NUTS 3 | CZ072 | ||
NUTS 4 | CZ0723 | ||
NUTS 5 | CZ0723 542768 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Hovězí | |||
Retpaĝo: www.obec-hovezi.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Hovězí (en traduko Bovinaĵo) estas vilaĝo en distrikto Vsetín en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 2 378 loĝantoj (2024). Hovězí metita en intersekca linio de pentrindaj valoj de Vsetínské vrchy (Vsetína montetaro) kaj Javorníky estas interesa per naturscenejoj kaj eblecoj de somera refreŝogado, kiujn proponas bordoj de rivero Vsetínská Bečva. En la vilaĝo kaj en solejoj kaŝitaj sur deklivoj de montetoj konserviĝis vico da popolaj konstruaĵoj.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lužná, Halenkov, Huslenky, Ústí, Janová, Leskovec, Zděchov kaj Valašská Polanka.
Hovězí estis fondita en tempoj de la t.n. granda kolonigado en la 14-a jarcento kiel la plej orienta el la vilaĝoj de la vsetínasunjorujo. Je du jarcentoj pli poste precipe loĝantoj el Hovězí fondis arbarhakejojn en pluaj lokoj direkte al la hungara limo partoprenante estiĝojn de vilaĝoj Halenkov kaj Nový Hrozenkov. La loĝantoj de Hovězí ankaŭ plenumis gravan rolon dum defendo de la landa limo kontraŭ atakoj el oriento kaj multaj dum tio perdis siajn vivojn. Do ekzemple la vilaĝo estis atakita kaj rabita en la jaro 1584 kaj denove en novembro de 1585. Dum tiu ĉi alia atako la surprizintaj loĝantoj baldaŭ sukcesis efike defendi sin. Ĉirkaŭ kvin cent batalantojn ili mortigis kaj ili militkaptis 120 da ili kaj forkondukis ĝis Vsetín. Dum la tridekjara milito la loĝantoj de Hovězí eminentiĝis en la t.n. valaĥiaj ribeloj kaj kiel puno estis minimume sep el ili en la jaro 1644 ekzekutitaj kaj la vilaĝo estis plejparte forbruligita.
Novajn maljustaĵojn la loĝantoj suferis dum invado de tataroj, kiuj kiel aliancanoj de turkoj atakis la vilaĝon en la jaro 1663. En 1708 Hovězí fariĝis celo de atakoj de hungaraj ribeluloj - kurucoj. Ankaŭ tiufoje ties loĝantoj sukcesis ekrezisti al la atakantoj kaj forpreni parton de ilia ĉasakiraĵo. Unu el la memorigantoj por tiuj tempoj estas negranda unuetaĝa kastelo, kiu estis konstruita en la dua duono de la 17-a jarcento, en la tempo, kiam Hovězí estis por mallonga tempo memstara sinjorujo.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 3 246 |
1880 | 3 273 |
1890 | 2 051 |
1900 | 1 850 |
1910 | 1 747 |
1921 | 1 710 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 781 |
1950 | 1 879 |
1961 | 2 230 |
1970 | 2 192 |
1980 | 2 157 |
1991 | 2 177 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 312 |
2011 | 2 301 |
2014 | 2 382 |
2016 | 2 381 |
2017 | 2 386 |
2018 | 2 387 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 2 409 |
2020 | 2 390 |
2021 | 2 253 |
2022 | 2 352 |
2023 | 2 390 |
2024 | 2 378 |