Ila Lóth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rónai Margit |
Naskiĝo | la 10-an de septembro 1899 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 21-an de septembro 1975 en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Judit Rohonczy |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ila Lóth [lOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lóth Ila estis hungara aktoro. Ŝia origina nomo (hungare) estis Rónai Margit, ŝia filino estis Judit Rohonczy.
Margit Rónai (Ila Lóth) [1] naskiĝis la 10-an de septembro 1899 en Budapeŝto, ŝi mortis la 21-an de septembro 1975 en Budapeŝto.
Ila Lóth frekventis lernejon pri baleto ekde 1910 en sia naskiĝurbo, post 4 jaroj ŝi lernis en privata aktorlernejo de Kálmán Rózsahegyi. En 1916 ŝi debutis en muta filmo kiel figuranto, sed en la sekva jaro ŝi estis jam ĉefrolanto. Ŝi havis rolojn en 30 hungaraj filmoj, sed ŝi havis rolojn ankaŭ en germanaj filmoj. En 1923 ŝi edziniĝis, tial ŝi malaperis el filmoj. Inter 1948 kaj 1973 ŝi denove estis videbla en 16 filmoj, inter 1950 - 1965 ŝi apartenis al Teatro Madách.