Ilebo | |||
---|---|---|---|
urbo • setlejo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 4° 19′ S, 20° 36′ O (mapo)-4.316666666666720.6 [+] | ||
| |||
Ilebo estas urbo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio). Dum la kolonia erao (ekde 1901) la oficiala loknomo estis Port-Francqui.
Ilebo situas laŭ Kasai ĉe la plej alta navigebla punkto de la rivero en la meza sekcio de la lando. Kinŝaso situas 396, Kikwit 461, Boma 683, Lubumbashi 1626 km.
Ilebo fondiĝis en la 17-a jarcento, kiel komercocentro kaj loĝejo de la lokaj regantoj. Ĝi prosperis en la 19-a jarcento kaj estis antaŭ la koloniado la plej granda en la regiono. Ankaŭ la belgoj evoluis la urbon, eĉ ĝi ricevis fervojon, kiu ne plukonstruis al la ĉefurbo, ĉar la ponto kolapsis en 1937. Pro la militinvestoj la uebo riĉiĝis eĉ dum la 2-a mondmilito. Post la sendependeco la origina nomo de la urbo estis reestigita kaj en tiu urbo oni kaptis la soldatoj Patrice Lumumba-n en 1960. En 2007 ĉina plano naskiĝis por konstrui la fervojon al la ĉefurbo.
Ilebo estas komerca, industria, agrikultura centro, grava transportonabo por kupro kaj aliaj mineraloj.
Ilebo havas flughavenon kaj riveran havenon. Ŝipoj trafikas al Kinŝaso, trajnoj al Lubumbashi. Ĉefvojoj kuras al Kananga kaj Kinŝaso.
La plej grava konstruaĵo estas hotelo "des Palmes", kiu akceptis la belgan reĝon en 1920.