Institut français | |||||
---|---|---|---|---|---|
établissement public (en) organizaĵo registara organizaĵo cultural promotion organisation (en) | |||||
Komenco | 2011 vd | ||||
Antaŭe | Culturesfrance vd | ||||
Geografia situo | 48° 51′ 16″ N, 2° 17′ 37″ O (mapo)48.85442.2937Koordinatoj: 48° 51′ 16″ N, 2° 17′ 37″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Francio vd | ||||
Sidejo | Parizo | ||||
| |||||
| |||||
Posedatoj | Tempelstraße 1/3 (en) vd | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | établissement public à caractère industriel et commercial | ||||
La institucio Institut français ("instituto franca") estas unuflanke la institucio de la ŝtato Francio pri subteno de la franca lingvo kaj kulturo en la lando, kaj aliflanke ankaŭ la 143 organizaĵoj de la institucio troviĝantaj ekster Francio, kies tasko same estas diskonigo kaj subteno de la franca lingvo kaj kulturo.[1]La unuopaj branĉoj de la institucio estas sub kontrolo de la ministerio pri eksteraj rilatoj de Francio.
La unua instituto de nomo Institut français en 1907 fondiĝis en la itala urbo Florenco - ĝin aparte subtenis membroj de la literatura fakultato de la universitato de Grenoble.[2] Tiujn kaj la sekvajn fruajn institutojn subtenis unuopaj francaj universitatoj, la pli postajn institutojn fondis la francia ŝtato.
Tamen iuj institutoj, kiel tiu en Gvineo (Konakrio), en Gvineo Bisaŭa (Bisaŭo), en Mozambiko (Maputo), en Namibio (Vindhuko) kaj en Niĝero (Centre culturel franco-nigérien Jean Rouch de Niameo) havas dunacian gvidantaron kaj el francoj kaj el reprezentantoj de la koncerna lando.
Post la Dua Mondmilito aparte graviĝis francaj institutoj en Germanio, por kunsubteni la projektojn de german-franca interkultura kontaktado kiu malhelpu plian militon inter francianoj kaj germanianoj. Fondiĝis entute 12 francaj institutoj, la plej malnova el ili tiu en Stutgarto funkciigita en 1951, kromaj en Berlino, Bremeno, Dresdeno, Duseldorfo, Frankfurto ĉe Majno, Hamburgo, Hanovro, Kolonjo, Majenco, Munkeno, kaj Lepsiko. En 2009 fondiĝis centra institut français d’Allemagne,[3] kiu kunordigas la 12 centrojn. Aldoniĝas 10 pli malgrandaj organizaĵoj, nomataj instituts franco-allemands (do institutoj franc-germanaj): en Aachen, Bonn, Erlangen, Essen, Freiburg im Breisgau, Karlsruhe, Rostock, Saarbrücken kaj Tübingen, kaj laŭ la stato de oktobro 2010 en Germanio aldone ankoraŭ ekzistas 130 franc-germanaj societoj (sociétés franco-allemandes).
Similaj institutoj kiel en Germanio ekzistas en aliaj urboj de Eŭropo, ekzemple en Ateno[4], Budapeŝto[5], Krakovo[6], Londono[7], Madrido[8], Prago[9], Sankt-Peterburgo[10], Zaragozo[11], Sofio[12], Tesaloniko[13], Valencia[14], Varsovio[15], Vieno[16] oder Zagreb[17]. Aldoniĝas la Institut français d'études anatoliennes Georges Dumézil en Istanbulo, kiu koncentriĝas pri esplorado kaj havas sian nomon de la franca religisciencisto Georges Dumézil.
Kompreneble la instituto ankaŭ reprezentatas ekster Eŭropo, ekzemple en Ameriko per la instituto franc-ĉilia (institut franco-chilien - instituto chileno-francés) en Providencia, Santiago de Chile[18], la franca instituto de Latinameriko (institut français d'Amérique Latine) en Meksik-urbo kaj la franca instituto de andaj studoj (institut français d’études andines) en Lima. En Afriko krom la institucioj instituts français au Maroc en Agadir, Casablanca, Fez, Marakeŝo, Meknès, Oujda, Rabat kaj Tanger, la institut français Léopold Sédar Senghor en Dakaro, la institut français de recherche en Afrique en Ibadano kaj Najrobio kaj la institut français d'Afrique du Sud en Johanesburgo. En Azio menciindas ekzemple la institut français de recherche en Iran en Teherano, la institut français du Proche-Orient en Damasko, Bejruto kaj Amano, la Institut français de Pondichéry en Pondicherry (Puducherry), Barato, la institut français d’études sur l’Asie centrale en Taŝkento, kaj la Institut franco-japonais en Tokio kaj Jokohamo.