Intergloso | |
konstruita lingvo | |
---|---|
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | igs |
Glottolog | inte1261 |
Angla nomo | Interglossa |
Franca nomo | interglossa |
Intergloso, Interglosa aŭ Interglossa estas planlingvo proponita de Lancelot Hogben (1895-1975) en la libro Interglossa en 1943. Ĝi havas vortaron plejparte grekdevenan kun gramatiko angleca/ĉineca/piĝineca. En 1963, Hogben proponis Esencan Mondan Anglan kaj forlasis intergloson.
Ĉirkaŭ 1981 Wendy Ashby and Ronald Clark relanĉis la lingvon, kun kelkaj ŝanĝoj, kiel Gloson (Glosa).
Interglossa aspiras esti izolanta lingvo.
Interglossa uzas latinan alfabeton sen diakritikoj. Malsimilas al Esperanto: ae= /e/; c, ch kaj q havas la prononcon /k/; ph = /f/; rh = /r/; th = /t/; komenca x = /z/, aliloke havas la sonon /ks/; y = /i/.
En komenco de la vortoj oni ne prononcu la unuan konsonanton de l' grupoj ct-, gn-, mn-, pn-, ps-, pt-, ekscepte en la prefikso "pseŭdo-".
Ĉiuj multsilabaj vortoj finas per vokalo.
La forta silabo estas la antaŭlasta se vorto finas per unu vokalo (billEta, permIto), sed en la antaŭ-antaŭlasta se la vorto finas per du vokaloj: (nEsia, orientAtio).
La aŭtoro ne uzas tradiciajn nomojn (kiel substantivojn, verbojn, ktp) por klasifiki vortojn. Li proponas tutan alian nomenklaturon.
Estas 11 "pseŭdonimoj" el kiuj nur 4 rekte rilatas al pronomoj (mi = mi , tu = ci, na = ni, mu = plurala vi). La pseŭdonimo su komencas dependajn oracionojn.
Estas 6 demandaj, imperativaj, neaj kaj komparaj vortetoj.
Estas 396 substantivoj, sed la aŭtoro komprenas kiel "substantivon" nur la nomojn de konkretaj aferoj. La substantivoj ne havas kazojn aŭ pluralon.
Estas 20 "verbetoj", t. e., vortoj kiuj funkcias kiel verboj, verbaj adjektivoj aŭ abstraktaj substantivoj, nur ŝanĝante la pozicion en la frazo. Tiuj vortoj estas morfologie neŝanĝeblaj.
Estas 29 artikoloj. La aŭtoro nomas "artikolon" ne nur la artikoloj mem, sed ankaŭ la nombronomoj.
Estas 417 amplifikiloj, t.e., vortoj kiuj funkcias kiel adjektivoj, prepozicioj aŭ adverboj.
Nombroj (1-10): mono, bi, tri, tetra, penta, hexa, hepta, octa, nonnea, deca.
La vortordo en Intergloso estas nepre SVO (subjekto, verbo, objekto). Modifa vorto(j) aperas post la modifita, "artikolo" antaŭ nomo, adverbaj vortoj antaŭ objektoj, malrekta objekto antaŭ la rekta. Ne estas ŝanĝo en vortordo en demandoj aŭ neado.
Patro Nia: Na parenta in Urani; na dicte volo; tu Nomino gene revero. Plus tu Crati habe accido; plus u Demo acte harmono tu Tendo epi Geo homo in Urani; Na dicte petitio: Tu date plu di Pani a Na; plus Tu acte pardo plu malo Acte de Na; metro Na acte pardo Mu; Su acte malo de Na. Peti Tu non acte dirigo Na a plu malo Offero: Hetero, Tu date libero Na apo Malo.