La International Music Score Library Project (IMSLP) aŭ Projekto de Internacia Muzika Biblioteka Poentaro estas kolekto de liberaj (publika havaĵo) partituroj en interreto. Depost julio 2008 ĝi ankaŭ nomiĝas Petrucci-biblioteko dediĉe al Ottaviano Petrucci.
IMSLP estis fondita de Edward W. Guo, muzikstudento de New England Conservatory of Music kaj funkcias - same kiel vikipedio - laŭ la viki-principo. Je la 16-a de februaro2006 ĝi fariĝis rete alirebla, ĝis marto 2009 pli ol 19.000 verkoj (42.000 partituroj) de pli ol 2.500 komponistoj estis alŝutitaj. La projekto estas la plej granda interreta kolekto de liberaj kaj senkostaj muziknotoj.
Laŭ kopirajto: IMSLP enhavas muziknotajn dokumentojn, kiuj ne plu havas kopirajtan protekton. Tio estas unue dokumentoj el publika havaĵo, sed ankaŭ komponaĵoj de nuntempaj komponistoj kun kre-komuna licenco.
Laŭ formo: IMSLP enhavas ĉefe skanitajn muziknotajn dokumentojn - tiurilate ĝi kontrastas al alia muzikkolekto "Mutopia-projekto", kiu enhavas ekskluzive nove kompostitajn muzikverkojn. IMSLP estas interesa ankaŭ por muzik-historiistoj, ĉar ofte disponeblas pluraj, parte historiaj eldonoj de iu verko.
Krom dispono de la muziknotoj IMSLP eksplizite deziras opiniojn kaj fakajn kontribuojn sur artikolspecifaj diskutpaĝoj kaj en interreta forumo.
La plej granda tasko de IMSLP estas la ordigado kaj alŝuto de la kompleta Bach-verko laŭ Bach-Gesellschaft Ausgabe (1851-1899).
La imslp-biblioteko ankaŭ estas fonto de scio por muzikologoj, ĉar unu verko estas ligita al la modernaj eldonoj, ankaŭ eldonoj de historia graveco kaj originalaj manuskriptoj.
En oktobro 2007 la fondinto Guo devis provizore fermi la paĝaron, ĉar li ricevis juran ĉespostulon de Universal Edition Vieno, kiu opiniis sian kopirajton malrespektita.[1] Depost 30-a de junio2008 la projekto reaperas kaj estas daŭrigata.