István Gorove | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aŭgusto 1819 en Peŝto |
Morto | 31-an de majo 1881 (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | László Gorove |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto politikisto |
István GOROVE [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gorove István estis hungara politikisto, ministro, ekonomikisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1843). Lia patro estis László Gorove.
István Gorove [1] naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1819 en Pest (urbo). Li mortis la 31-an de majo 1881 en Budapeŝto.
István Gorove devenis el armena familio. Li frekventis universitaton en urbo Pest, dume li jam tiam politikadis, tial li devis interrompi la lernadon. En 1839 li aliĝis en la parlamenta rondo en Pozsony. En 1842 li rondvojaĝis en Eŭropo, kie li renkontiĝis ekzemple kun Victor Hugo. Li estis deputito parlamenta inter 1848–1849, en 1861, inter 1865-1881. Post fiasko de la hungara liberecbatalo li rifuĝis al Turkio, poste al Parizo. Dum lia foresto li estis kondamnita je morto, sed li ricevis amnestion en 1857. Ekde 1867 li estis ankaŭ ministro.