Iván Petrovich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 1-an de januaro 1894 en Újvidék (Hungara reĝlando) |
Morto | la 18-an de oktobro 1962 en Munkeno (Okcidenta Germanio) |
Ŝtataneco | Hungario Okcidenta Germanio |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | filmaktoro |
Iván Petroviĉ [petroviĉ, petrovitj] estis hungara-serba-germana aktoro. Liaj pli gravaj nomvariantoj estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Petrovich Iván kaj Petrovics Szvetiszláv [svetislAv]; laŭ slave-cirile Svetislav Ivan Petrović, Иван Петровић, Cветислав Петровић.
Iván Petroviĉ [1] naskiĝis la 1-an de januaro 1894 en Újvidék (nuntempa Novi Sad en Serbio), li mortis la 18-an de oktobro 1962 en Munkeno (Okcidenta Germanio).
Iván Petroviĉ devenis el serba familio. Li lernis lernejojn en Budapeŝto, fine li lernis arkitekton en Reĝa Teknikuniversitato József. Dum la studentaj jaroj li estis ankaŭ atleto kun sukcesoj, kiuj portis sukcesojn ankaŭ en mutaj filmoj. Li estis en baldaŭaj filmoj ankaŭ talenta kantantisto. Inter 1920 kaj 1925 li havis filmajn rolojn en Vieno, poste en Budapeŝto, inter 1927-1930 en Berlino, Munkeno, Parizo, poste en Holivudo, inter 1931–1941 en Germanio, inter 1941–1944 denove en Budapeŝto. En Budapeŝto li havis rolojn ankaŭ en Gaja Teatro. Post la 2-a mondmilito li translokiĝis al Munkeno, kie li havis filmajn figurantajn rolojn. Li estis foje kunlaboranto de hungarlingva dissendo de Radio Libera Eŭropo. Dum 4 jardekoj li rolis en cent filmoj.
Li edziĝis en 1923 - eksedziĝis post 7 jaroj, denove li edziĝis en la 1930-aj jaroj.