Jean-Baptiste Maunier | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Jean Baptiste Maunier | ||
Naskiĝo | la 22-an de decembro 1990 en Brignoles/Departemento Var, Francio | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Alma mater | Instituto de Teatro kaj Kino Lee Strasberg vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro modelo kantisto filmaktoro televida aktoro vd | |
Aktiva dum | 2004– vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jean-Baptiste Maunier (naskiĝis en 22-an de decembro 1990 en Brignoles/Departemento Var, Francio) estas franca kantisto kaj aktoro.
Jean-Baptiste Maunier estis lernanto en katolika privata lernejo en Liono, kie li ĝis la jaro 2004 estis soloisto en la nacie konata lerneja ĥoro Les Petits Chanteurs de Saint-Marc. Internacie li konatiĝis en 2004: Kiam la antaŭan jaron oni serĉis ĥore kantantajn knabojn kiel aktoroj por al filmo Les Choristes ("la ĥorknaboj") de la reĝisoro Christophe Barratier, li ne nur elektiĝis kiel kantisto, sed ankaŭ kiel aktoro por la knaba ĉefrolo de la filmo, la junulo Pierre Morhange. Sekve li en multaj koncertoj kaj televidaj programoj prezentis la kortuŝajn ĥorajn kantojn de la filmo, koncertis ankaŭ kune kun la juna franca kantistino Clémence (Concerto pour deux voix, "konĉerto por du voĉoj") kaj kantiste aktoris en teatraĵoj kaj aliaj scenejaj prezentoj.
En 2007, Jean-Baptiste Maunier videblis kiel aktoro en la filmo Hellphone de la reĝisoro James Huth. En intervjuo pri tiu filmo li diris, ke li ne plu profesie kantas, sed nun ludas drumojn. En oktobro 2006 li kune kun Gérard Jugnot, kunaktoro de la filmo Les Choristes, rolulis en la filmo L'Auberge Rouge ("la gastejo ruĝa"), kiu kineje ekprezentiĝis en 2007. En intervjuoj li diris, ke li volas seniĝi de sia prestiĝo de nekontaktema kaj opozicia knabo el la filmo Les Choristes („Je veux casser mon image des Choristes“, "mi volas frakasi mian renomon el la filmo Les Choristes").