Jean Pirro | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Jean Pirro | ||
Naskiĝo | 24-an de decembro 1813 en Woustviller | |
Morto | 3-an de februaro 1886 (72-jaraĝa) en Saint-Dizier | |
Lingvoj | franca • angla • germana vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Familio | ||
Infanoj | André Pirro (mul) vd | |
Profesio | ||
Okupo | lingvisto verkisto vd | |
Laborkampo | Lingvoscienco vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jean PIRRO (naskiĝis la 24-an de decembro 1813 en Woustviller apud Sarreguemines, mortis la 3-an de februaro 1886 en Saint-Dizier[1]), nomata ankaŭ M. (= Monsieur?) PIRRO aŭ - eble erare - Jean M. PIRRO, estas aŭtoro de la planlingvo Universalgloto. Li naskiĝis en germanlingva familio en Loreno kaj estis instruisto pri la germana kaj muziko en la franca urbo Saint-Dizier. En 1868 li prezentis sian planlingvon en libro, kiu aperis preskaŭ samtempe en la germana ("Versuch einer Universalischen Sprache", Bar-le-Duc) kaj la franca ("Langue Universelle", Parizo).
Li estis patro de la muzika sciencisto kaj orgenisto André Pirro (1869-1943).