Jenny Holzer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jenny Holzer | |||||
Naskiĝo | 29-an de julio 1950 (74-jaraĝa) en Gallipolis | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Rod-Insula Lernejo de Dezajno Ohia Universitato Universitato de Ĉikago vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pentristo konceptartisto instalada artisto vidartisto skulptisto desegnisto artisto vd | ||||
Laborkampo | Konceptarto vd | ||||
Aktiva en | Nov-Jorko • Hoosick Falls vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | 125 Years vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jenny Holzer (naskiĝinta la 29-an de julio 1950)[1] estas renoma usona artistino el Novjorko kaj unu el la plej gravaj artistinoj en la mondo[2]. La arto de Holzer ĉeestis en multaj ekspozicioj kaj publikaj spacoj tra la tuta mondo. Holzer ricevis la Oran Leonon de la Venecia Bienalo en 1990.
La ĉefa fokuso de sia laboro estas la uzo de vortoj (kun simbola signifo en ekzemple la usona vivo) kaj tekstoj en vidaj spektakloj kiel forumo en publikaj spacoj[3] por kundividi siajn ideojn elektronike. Ŝiaj artaĵoj konsistas el sloganoj, simboloj kaj stereotipoj kiuj starigas demandojn pri la socia kunteksto en kiu vortoj kaj bildoj funkcias kaj nin manipulas[4].
Holzer apartenas al la feminista generacio de artistoj kiu aperis ĉirkaŭ 1980, serĉantaj novajn vojojn fari de tekstoj implican parton de vidaj objektoj[3]. La publika dimensio estas integra parto de la laboro de Holzer. Ŝiaj grand-skalaj instalaĵoj inkluzivis reklamo-panelojn, projekciojn sur konstruaĵoj kaj aliaj arkitekturaj strukturoj kaj iluminis elektronikajn montriĝojn. LED-signoj fariĝis sia plej videbla rimedo, kvankam ŝia verkara praktiko inkluzivas larĝan gamon de medioj inkluzive de stratafiŝoj, pentritaj signoj, ŝtonaj publikaj benkoj, pentraĵoj, fotoj, sono, video-projekcioj, Interreto, T-ĉemizoj ktp. Teksto-bazitaj lumprojekcioj estis centra al la arta praktiko de Holzer ekde 1996. Depost 2010, siaj LED- signoj fariĝis pli skulptaj.
Fine de la 1970-aj jaroj ŝi komencis afiŝi anonimajn afiŝojn en la stratoj de Manhattan, Novjorko, kun mallongaj mesaĝoj aŭ aforismoj (la tn. truisms) denuncantajn diversajn informojn de maljusteco, subpremo kaj misuzo de potenco. En 1971 ŝi komencis gravuri mesaĝojn sur aluminio kaj bronzo.
Ŝi kreskis en Gallipolis, Ohio, en ĉirkaŭaĵo de respublikanoj kaj cevalbredistoj. Ŝia patro estis atleto kaj aŭtovendisto. Jam kiel studentino Jenny partoprenis en manifestacioj kontraŭ la milito en Vjetnamio, prefere ol esti republikano[4]. Ŝi sekvis artkolegion ĉe la Universitato de Ĉikago, poste en la Universitato de Ohio. Poste ŝi studis ĉe la Rod-insula School of Design. Tiutempe ŝi estis multe influita de la artaĵoj de Marcel Duchamp. Post kiam tiuj lernejoj ne multe aprezis ŝiajn artlaborojn, ŝi aliĝis al la sendependa studprogramo de la Muzeo Whitney de Usona Arto, kiu donas al junaj artistoj tutjaran orientiĝon en la arta mondo de Novjorko. Pere de tiu studprogramo ŝi konatiĝis ankaŭ kun orientaj ideoj, apud la okcidentaj, sed kiujn ŝi opiniis malpli alireblaj por la popolamaso. Tie ŝi naskis sian ideon krei kion ŝi nomas 'truisms', longa serio de one-liners en formo de "popolaj eldiroj" kiuj esprimis sian ideon de 'ĉio kio povus esti bona aŭ malbona en la mondo". Tiuj 'truisms' ne celas fari valorjuĝon, esprimante la veron per siaj originaj parolantoj'[4].
Ŝia trarompo venis en 1982 per ŝiaj elektronikaj (LED)-instalaĵoj en publikaj spacoj kiel granda komputile animaciita reklamopanelo fiksita sur oficeja konstruaĵo en la koro de Times Square, Novjorko.
Inter ŝiaj komencaj publikaj laboroj, la artaĵo Truisms (1977–1979) estas inter ŝiaj plej konataj[5]. Ŝi uzis aliajn Truisms sur afiŝoj, T-ĉemizoj kaj glumarkoj kaj uzis ilin en ŝtonaj benkoj. Fine de 1980, sia poŝtarto (mail art) de strataj flugfolioj estis montritaj en la ekspozicio Sociaj Strategioj fare de Virinaj Artistoj ĉe la Londona Instituto de Nuntempaj Artoj[6].
La rimedo de modernaj komputilaj sistemoj fariĝis grava ero en la laboro de Holzer en 1982, kiam la artisto instalis sian unuan grandan elektronikan signon sur konstruaĵo en Times Square, Novjorko. La uzo de lum-eligantajn diodojn (LED) permesis al Holzer atingi pli grandan spektantaron. La tekstoj en ŝia serio Survival (Supervivo), kompilita inter 1983-1985, aludas la grandan doloron, ĝojon kaj ridindecon de vivo en nuntempa socio[7]. En la jaro 1986 Holzer komencis labori el ŝtono.
En 1989, Holzer fariĝis la dua virina artisto elektita por reprezenti Usonon ĉe la Venecia Bienalo en Italio. Ĉe la 44-a Bienalo en 1990 ŝiaj LED-ŝildoj kaj marmoraj benkoj okupis solenan ekspozician spacon en la usona pavilono. Ŝi ankaŭ desegnis afiŝojn, ĉapelojn kaj T-ĉemizojn kiuj estis venditaj en la stratoj de Venecio. Kun la instalaĵo Mother and Child (Patrino kaj Infano), ŝi gajnis la Leone d'Oro por la plej bona pavilono.
Dum Holzer mem verkis siajn tekstojn por la plimulto de siaj artaĵoj inter 1977 kaj 2001, ekde 1993 ŝi plejparte uzis tekstojn skribitajn de aliaj, inkluzive de literaturaj tekstoj de aŭtoroj kiel la pola Nobel-laŭreato Wislawa Szymborska, Henri Cole, Elfriede Jelinek, Fadhil Al Azzawi, Yehuda Amichai, Mahmoud Darwish, Khawla Dunia kaj Mohja Kahf. Ekde 2010, la laboro de Holzer estis koncentrita sur registaraj dokumentoj, koncerne al Irako kaj la Meza Oriento[8]. Uzante ankaŭ tekstojn el tre malsama kunteksto, en siaj pli lastatempaj projektoj ŝi uzis registarajn dokumentojn[9] kaj dokumentojn rilate al la milito en Irako. Ekzemple, granda LED-artaĵo prezentis eltiraĵojn de raportoj pri elzamenado de usonaj soldatoj akuzitaj de malobservoj de homaj rajtoj kaj de militkrimoj en la malliberejo Abu Ghraib en Bagdado— farante publika tion kio iam estis sekreta kaj ekspoziciis la "milit-komerc-distran komplekson"[10].
Holzer ofte parolas pri temoj kiaj milito (nuklea holokaŭsto) kaj morto (aidoso), naturmedio, perforto, subpremo, malriĉeco, sekseco, feminismo, potenco de big business (multnaciaj entreprenoj) kaj big govenrment (tutpovaj registaroj). La artistino ofte utiligas la retorikon de modernaj informaj sistemoj por pritrakti la politikon de diskurso[11]. Ŝi ĉefe celas prilumi ion pensitan en silento kiu fakte devus resti kaŝita[11]. 0
Kritikisto Samito Jalbuena skribis ke publika uzo de lingvo kaj ideoj fare de la artistino ofte kreas ŝokantajn apudmetojn — kiuj komentas pri seksa identeco kaj genraj rilatoj ekzemple “Seksaj diferencoj estas ĉi tie por resti”) sur ŝildo je la enirejo de kinejo — aŭ foje elkrioj de kolero kiel “Misuzo de potenco venas sen iu surprizo” en formo de lumigitaj tekstŝildoj en Times Square[12].
Ĉe la Massachusetts Museum of Contemporary Art Holzer prezentis en 2007 serion de 15 serigrafiaĵoj, ĉiu en sama grandeco (mezgrandaj kanvasoj), portas reprodukton de PowerPoint diagramo uzita en 2002 por informi (eks-)prezidenton George W. Bush, Donald Rumsfeld kaj aliaj pri la usona plano por invadi Irakon. Holzer trovis ĉi tiujn dokumentojn ĉe la retejo de la sendependa, ne-registara organizaĵo National Security Archive (Nacia Sekureca Arkivo - nsarchive.org), kiu siavice akiris ilin pere de la Freedom of Information Act (Leĝo pri libereco de informoj) kaj uzis ilin kiel fonta materialo por sia laboro ekde 2004[20]. Aliaj pentraĵoj prezentas konfesojn aŭ leterojn de ĉiuspecaj kaptitoj de kaj iliaj familiaj aŭ interŝanĝoj rilate al torturo samkiel fingrospuroj de kaptitoj kaj mapoj de Bagdado[21].
La unua dancprojekto de Holzer estis en 1985, “Holzer Dueto … Truisms” kun Bill T. Jones. En 2010, ŝi kunlaboris kun la koreografo Miguel Gutierrez por la serio Co-Laboritoria ĉe la Instituto de Nuntempa Arto en Bostono. Estis 10 dancistoj kiuj dancis en ĉambro en kiu la vortoj de Holzer estis projekciitaj sur la murojn.[22]
Ekde 1978 Holzer okazigis multnombrajn solajn kaj grupajn ekspoziciojn, inkluzive de la Solomon R. Guggenheim Muzeo en Novjorko (1989), la Kunsthalle Düsseldorf (1990), la Muzeo de Arto en Dallas (1993), la Muzeo pri Nuntempaj Artoj en Houston (1997), la Neue Nationalgalerie en Berlino (2002), la Aŭstralia Centro por Nuntempa Arto en Melburno (2006) kaj la Whitney Muzeo de Amerika Arto en Novjorko (2009). Ŝiaj lumprojekcioj estis videblaj en ikonaj publikaj spacoj kiel la Monda Komerca Centro en Novjorko aŭ la Reichstag de Berlino kaj en urboj kiel Bostono, Prago, Vieno, Singapuro, Novjorko, Dublino, Londono, Parizo kaj Bonaero.
Ŝiaj artaĵoj estas en muzeokolektoj de ekzemple Centre Pompidou en Parizo, MoMA kaj la Muzeo Solomon R. Guggenheim en Novjorko, la Tate Collection en Londono kaj la MACBA en Barcelono[24]. Ŝi ankaŭ sciis invadi la televidostacion MTV per siaj 'Holzerismoj'[4].
Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko de la samtitola artikolo en la angla vikipedio, listo de aŭtoroj.