Jeseník (Frývaldov) | |||
germane Freiwaldau | |||
urbo | |||
Urbodomo en Jeseník
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Jeseník | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Jeseník | ||
Administra municipo | Jeseník | ||
Historiaj regionoj | Nisa princlando, Ĉeĥa Silezio, Sudetio | ||
Montaro | Riĥleba montaro, Zlatohora montetaro | ||
Rivereto | Bělá | ||
Situo | Jeseník | ||
- alteco | 432 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 13′ 47″ N 17° 12′ 17″ O / 50.22972 °N, 17.20472 °O (mapo) | ||
Areo | 38,22 km² (3 822 ha) | ||
Loĝantaro | 10 619 (2024) | ||
Denseco | 277,84 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1267 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 790 01 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0711 | ||
NUTS 5 | CZ0711 536385 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de urbo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 21 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Jeseník | |||
Retpaĝo: www.jesenik.org | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Jeseník estas urbo en Ĉeĥio, signifa banloka kaj administrativa centro en Silezio. Ĝi situas en montetarregiono, ĉirkaŭata per altaj montodorsoj de montarparto Hrubý Jeseník, apartenanta al montaro Jeseníky, en larĝa valo de rivereto Bělá. En la urbo vivas 10 619 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Zlaté Hory - Zuckmantel, Bělá pod Pradědem, Lipová-lázně, Česká Ves kaj Mikulovice.
La vilaĝo estis fondita antaŭ la jaro 1267, la urbo ĝi fariĝis jam en la jaro 1295. Tiutempe ĝi estis konsisto de princlando de Nisa kaj episkopujo en Vroclavo. La hodiaŭa nomo de la urbo estas el la jaro 1947, antaŭe la urbo nomiĝis Frývaldov. La antaŭa signifa minista urbo estas dum lastaj du jarcentoj konata pli multe kiel klimata banloko. Pioniro de akvokuracado Vincenz Priessnitz (1799–1851) fondis ĝin en la jaro 1830. En maldekstra bordo de valo Bělá li konstruigis ampleksan banlokan komplekson Gräfenberg, kie hidroterapio fariĝis bazo por kuracado de malsanoj de cirkulorganoj, metabolo kaj glandoj kun interna sekrecio, netuberkulozaj malsanoj de spirorganoj, animperturboj kaj haŭtmalsanoj. Oni emfazis kaj ĝis nun oni emfazas movigkuracadon, plenigita de dietoterapio kaj eluzo de eminentaj turismaj kaj sportaj kondiĉoj. Sezono estas tutjara.
En la unuaj jarcento de la ekzistado de Jeseník oni ĉi tie minis oron kaj neferajn metalojn. Malintensigo de la minado signifis malrapidigon de la evoluo de urbo, al kio kontribuis ankaŭ dividiĝo de Silezio en la jaro 1742, post kiu Jeseník troviĝis en periferio de Aŭstria regno. Sed ankoraŭ antaŭe ĝi devis suferi periodon de sorĉistaj procesoj.
Impulso de la nova disvolviĝo estis fondo de la banloko kaj ties rapide disvastiĝanta fameco. En areo de la banloko kaj ĉirkaŭe de ĉirkaŭaj fontoj estas multnombraj memortabuloj kaj monumentoj kiel esprimo de dankoj por donita banloka kuracado. Kelkaj rememorigas rarajn gastojn aŭ artistojn, ekz. monumento franca (1841), hungara (1840), ĉeĥa (1874) kaj pola (1902), monumento al la oferoj de sorĉistaj procesoj, monumentoj de V. Priessnitz, jubilea el la jaro 1899 kaj monumento el la jaro 1909, busto de Nikolaj Gogol, kiu ĉi tie kuracis sin en la kvardekaj jaroj de la 19-a jarcento, ktp. Industriigon rapidigis konstruado de fervojo inter urboj Šumperk – Krnov.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 5 242 |
1880 | 5 859 |
1890 | 8 435 |
1900 | 8 718 |
1910 | 9 242 |
1921 | 8 956 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 8 251 |
1950 | 8 583 |
1961 | 8 914 |
1970 | 9 957 |
1980 | 14 314 |
1991 | 13 039 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 12 700 |
2014 | 11 579 |
2016 | 11 471 |
2017 | 11 396 |
2018 | 11 271 |
2019 | 11 192 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 11 081 |
2021 | 10 543 |
2022 | 10 658 |
2023 | 10 665 |
2024 | 10 619 |
Oni fondis Esperanto-grupon tie 1923. Hodiaŭ estas gastigantoj de Pasporta Servo tie.
|