Jezbořice | |||
municipo | |||
Preĝejo de sankta Venceslao
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Jezbořice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
Administra municipo | Pardubice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Situo | Jezbořice | ||
- alteco | 268 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 58′ 50″ N 15° 41′ 41″ O / 49.98056 °N, 15.69472 °O (mapo) | ||
Katastro | 4,37 km² (437 ha) Jezbořice | ||
Loĝantaro | 389 (2024) | ||
Denseco | 89,02 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1131 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 530 02 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0532 | ||
NUTS 5 | CZ0532 575143 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Jezbořice | |||
Retpaĝo: www.jezborice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Jezbořice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ondoforma regiono sub Fera montaro, 4 km norde de la urbo Heřmanův Městec, ĉe la neĉefa ŝoseo inter Dubany kaj Heřmanův Městec.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jeníkovice, Rozhovice, Barchov, Čepí, Klešice kaj Starý Mateřov.
La vilaĝo estis en la jaro 1131 nomata en listo de havaĵo de episkopejo de Olomouc, kies estis ankaŭ proksima fortikaĵeto kaj preĝejo. En la jaro 1491 aĉetis la vilaĝon Vilém el Pernštejn.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 339 |
1880 | 432 |
1890 | 428 |
1900 | 357 |
1910 | 374 |
1921 | 366 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 391 |
1950 | 301 |
1961 | 308 |
1970 | 321 |
1980 | 299 |
1991 | 300 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 295 |
2014 | 357 |
2016 | 359 |
2017 | 376 |
2018 | 380 |
2019 | 378 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 385 |
2021 | 388 |
2022 | 373 |
2023 | 397 |
2024 | 389 |
Origine gotika preĝejo de Sankta Venceslao estas en la jaro 1399 rememorata kiel paroĥa preĝejo. El tiu tempo estas riĉaj ŝtonĉizitaj ornamaĵoj de sedilo, de sankta ŝranko kaj portalo. La preĝejo estis rearanĝita malfrugotike kaj baroke en la jaro 1791. Ĝi estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo kaj sakristio en la akso. Ekstere ĝi estas apogata dur fortegaj pilieroj, ĉe suda flanko estas gotika pintarka portalo, ĉe suda flanko de sakristio estas portalo malfrugotika. Interne en presbiterejo sur dekstra flanko estas duparta sedilo kronita per pintarko kun enmetitaj dufolia kaj kvarfolia giraĵoj. Sur maldekstra flanko de presbiterejo estas ŝtona oblonga sankta ŝranko kronita per finialoj, fermita per origina fera pordeto. La ĉefaltaro kun valoraj figuraj lignoskulptaĵoj el la duono de 18-a jarcento, stana baptujo datita de 1600, en sakristio pentrita plata epitafo kun Krucumado al Ozana, filino de Jetřich el Lipany el la jaro 1598, bildo de Pieto, bildo de bapto en Jordano el fino de la 17-a jarcento, bildo de Sankta Johano Nepomuka kaj 10 blazonaj kaj figuraj tomboŝtonoj el la fino de 16-a kaj de la komenco de 17-a jarcentoj.
Kampanilo el la 14-a jarcento situas en okcidenta angulo de la tombejo, kiu ĉirkaŭas la preĝejon. Sur oklatera plano ĝi havas kvarlateran prisman surkonstruon kovritan per piramida tegmento. Renovigita ĝi estis en la jaro 1753.
Historia parto de la vilaĝo kreas oblongan vilaĝplacon ĉirkaŭatan per bienetoj kaj domoj kun ŝildoj orientitaj al la placo. Nova konstruado okazas aparte, apud Klešický rivereto. Domo n-ro 22 el 19-a jarcento estas teretaĝa kun fasado ornamita per stukaĵo.