Johan Andreas Murray (1740-1791) | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() "Sistemo de Legomoj Laŭ Klasoj Ordoj Genroj Specioj", verko de Karolo Lineo kaj Johan Andreas Murray, publikigita en 1797.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-an de januaro 1740 en Stokholmo, Svedio | ||||
Morto | 22-an de majo 1791 en Göttingen, Germanio | ||||
Lingvoj | latina • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Göttingen Universitato de Upsalo | ||||
Familio | |||||
Patro | Andreas Murray (en) ![]() ![]() | ||||
Gefratoj | Gustaf Murray (en) ![]() ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto entomologo kuracisto farmakologo ![]() | ||||
Laborkampo | Plantoscienco ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johan Andreas Murray estis sveda kuracisto. apotekisto kaj botanikisto, kiu distingiĝis en la kampo de esplorado pri kunmetaĵoj de planta origino kun medicinaj aplikoj. Li publikigis gravajn verkojn pri plantdevenaj medikamentoj.
Johan Anders Murray estis filo de skotdevena prusa predikisto kaj teologo Andreas Murray (1695-1771). Liaj fratoj estis universitataj profesoroj Johann Philipp Murray (1726-1776), Adolph Murray (1751-1803) kaj episkopo Gustaf Murray (1747-1825).
Murray studis inter 1756 kaj 1759 en Universitato de Upsalo, kie li estis lernanto de Karolo Lineo. En 1760, li iris al la Universitato de Göttingen, kie li akiris doktorecon pri medicino en 1763. En 1769, li estis nomumita profesoro kaj direktoro de la botanika ĝardeno en Distrikto Göttingen, la grandurbo kie li ekloĝis kaj kie en 1772 li edziĝis kun Eleonora Margaretha Conradi (1749-1827).
En lia rolo kiel direktoro de la Göttingen Botanika Ĝardeno li disvolvis ampleksan esploradon pri la proprecoj de la kuracherboj, tiutempe la ĉefa intereso de la botanikistoj, kaj pri la manieroj en kiuj medikamentoj derivitaj de plantoj povus esti preparitaj kaj administritaj.
Murray establis sin kiel unu el la plej eminentajn farmakologojn kaj botanikistojn de sia tempo. Lia ĉefa verko, titolita "Apparatus medicaminum" (1776–1792), publikigita en ses volumoj, la lasta el kiuj estis publikigita post lia morto, estas ampleksa kompilaĵo pri kuraciloj el plantodeveno. La plena titolo estas "Apparatus medicaminum tam simplicium quam præparatorum et composerum in praxeos adiumentum consideraus", t.e. "Preparado de simplaj kaj pretaj medikamentoj por praktikaj aplikoj".
Krom la rezultoj de sia propra esplorado, li publikigis germanajn tradukojn de pluraj skribaĵoj de svedaj kuracistoj kaj botanikistoj. En 1774 li publikigis la germanan tradukon de la 13-a eldono de la verko "Systema Naturæ" de Linné sub la titolo Systema Vegetabilium, kun propra enkonduko titolita "Regnum Vegetabile", verko kies 14-a eldono estis publikigita en 1784.
En 1791, Murray estis elektita Membro de la Amerika Filozofa Societo. Murray mortis en Göttingen la 22-an de majo 1791.
La citrusa genro (familio Rutacoj) Murraya estis alnomita en honoro de Johan Andreas Murray.
El sia edziĝo kun Murray, Eleonora Margaretha Conradi (1749-1827) kvar filinoj estis naskitaj: Eleonora Johanna Margaretha edziniĝis en la Seidensticker-familion (1773-1810), Elisabeth Margaretha Carolina edziniĝis kun la Loewenich-familion (1774-1842), Louise Sophie Charlotte edziniĝis en la Lueder-familion (1781-1849) kaj Fredrike Amalie Sophie (1787-1862) kiuj edziniĝis kun la portugala diplomato Joaquim José Lobo da Silveira (1771-1846), la 7-a Grafo de Oriola, utiligis la prusan titolon Grafino de Oriola.