Johanna ROLLAND, naskiĝinta la 11-an de majo 1979 en Nantes[2] (Loire-Atlantique, en Francio) estas franca politikistino kaj la nuna urbestrino de Nantes, unua virino por regi tiun Konsilion kaj unu el la sep virinoj urbestroj de urboj kun pli ol 100 000 loĝantoj[3]. Membro de la Nacia Konsilio de la Socialisma Partio, ŝi estis, antaŭ sia elekto, adjunkto de la urbestro de Nantes Patrick Rimbert. Ŝi estas ankaŭ prezidantino de Nantes Métropole[4] kaj de Metropola Poluso Nantes - Saint-Nazaire[5].
Filino de patrino instruisto kaj patro banklaboristo kaj sindikatisto, de kiuj ŝi heredis sian politikan pozicion[6], Johanna Rolland estas la pla plej aĝa el tri filinoj. Ŝi edziniĝis kaj estas patrino de du infanoj.
Elektita en la Municipa Konsilio de Nantes en 2008, ŝi estis elektita kiel vicurbestro komisiita pri edukado kaj junularo.
En junio 2012, Jean-Marc Ayrault estis nomumita ĉefministro, lia unua vicurbestro Patrick Rimbert fariĝis urbestro. Tiam la Municipa Konsilio elektis Johanna Rolland kiel novan unuan vicurbestron komisiita pri edukado, junularo, grandaj urbaj projektoj kaj urba politiko[7]. Ŝi laboris pri strukturaj projektoj kun la loĝantoj : la granda urba projekto Malakoff, la granda surtuta projekto Bellevue, la insulo de Nantes kaj la kvartalo Création.
En majo 2013, Patrick Rimbert anoncis ke li ne kandidatiĝos por nova mandato de urbestro okaze de la municipaj balotoj de marto 2014[8]. Johanna Rolland tiam estis elektita per la partio por estri la socialisman liston[9]. En la dua balotvico, la 30-an de marto 2014, la maldekstra listo, kiun ŝi gvidas akiris aksolutatn plimulton kun 56,21 % de la voĉoj kaj akiris 51 el la 65 seĝojn en la Municipa Konsilio[1], kaj 38 el la 48 seĝoj por Nantes en la komunumara Konsilio de Nantes Métropole, kiu enhavos 97 membrojn pro la nova leĝo de la 27-a de januaro pri modernigo de la publika teritoria agado kaj firmigo de de metropoloj[10],[11]. La 4-an de aprilo 2014 la nova Municipa Konsilio elektis ŝin kiel novan urbestron[12]. Samtage, ŝi demisiis kiel departementa konsiliano[13].
La 16-an de aprilo 2014, ŝi estis elektita prezidanto de Nantes Métropole per 61 voĉoj kontraŭ 35 al Jean-Guy Alix, kandidato de la dekstrismaj kaj centrismaj elektitoj[4]. La 26-an de majo 2014, ŝi estis elektita prezidantino de Metropola Poluso Nantes - Saint-Nazaire[5].
Johanna Rolland estas :
|