Jorge Fons | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de aprilo 1939 en Túxpan |
Morto | 22-an de septembro 2022 (83-jaraĝa) en Meksikurbo |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Meksiko |
Alma mater | Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko Escuela Nacional de Artes Cinematográficas (en) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro scenaristo reĝisoro |
Jorge FONS Pérez (Tuxpan, Verakruco, Meksiko, 23-a de aprilo 1939 - 22-a de septembro 2022) estis meksika kin-reĝisoro kiu ricevis trifoje la premion Ariel fame konata ĉefe kiel reĝisoro de la filmo Rojo amanecer (Ruĝa tagiĝo).
Lia kurto Caridad (Karitato, 1973) plue estas konsiderata unu de la plej bonkvalitaj verkoj de la meksika kino. El lia filmaro, menciindas Los albañiles (La masonistoj), bazita sur romano de Vicente Leñero; tiu filmo montras interesan strukturan modelon kiu havigas brilon kaj efikon al la rakonta stilo. Rojo amanecer (1989) kaj El callejón de los milagros (La strateto de la mirakloj, 1995), tiu lasta bazita sur la samnoma libro de Nagib Mahfuz, de 1947 (زقق المدق), elrompas el la klasikaj skemoj de linia rakonta stilo en kinarto. En aŭgusto 2010 li premieris sian filmon El atentado, bazita sur romano El expediente del atentado (La atencodosiero), de la meksika verkisto Álvaro Uribe, pri la atenco el kiu rezultis senvunda Porfirio Díaz.