Josu | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo en Sud-Koreio urbego ![]() | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 550010–556906 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 273 761 (2015) [+] | ||||
Loĝdenso | 544 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 34° 46′ N, 127° 40′ O (mapo)34.760689127.662163Koordinatoj: 34° 46′ N, 127° 40′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 503,33 km² (50 333 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Josu (koree 여수시, laŭ ĉinaj literoj 麗水市) estas mara havenurbo en Sud-Koreio. Apartenaĵo de la urbego estas 317 insuloj (49 loĝataj, 268 neloĝataj). La urbego estis loko de Expo 2012 (mondekspozicio en 2012).
Josu situas en sudorienta parto de la lando laŭ la marbordo sur duoninsulo. Sunĉon troviĝas 27, Seulo 318 km [1].
La loko aperis jam en 538 A.D. La korea maramea ĉefsidejo situis tie inter 1392-1910, ĉar grandaj insuloj protektas la naturan havenon. Kun la proksima Sunĉon ribelo okazis en 1948. Josu urbiĝis kaj iĝis malferma haveno en 1949, ĝi estis unuigita kun la najbara urbo en 1986, fine kun la plena distrikto en 1998.
Josu eksportas freŝajn fiŝojn. Petrokemiaj kaj aliaj industrioj estas disvolvitaj en la industria zono.
Josu situas en subtropika klimato - dank'al la demara vento kaj varma fluo - havanta malvarmetajn somerojn kaj mildajn vintrojn. Jare pluvas 1429 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter aprilo-septembro pli ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 14 °C, tio varias inter 11-18 °C. Inter majo-septembro la temperaturo ofte superas la 30 °C, sed inter novembro-aprilo ofte frostas.
Josu havas internacian flughavenon, krome ĝi estas konektita kun Seulo per fervojo kaj ĝi havas regulajn marajn liniojn al aliaj sud-koreaj havenoj. La haveno estas dividita en du partojn: la malnova okcidenta haveno estas uzata ĉefe por fiŝkaptado kaj la plej nova orienta haveno por komerco.