José Agustín Goytisolo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-an de aprilo 1928 en Barcelono | ||||
Morto | 19-an de marto 1999 (70-jaraĝa) en Barcelono | ||||
Tombo | tombejo Montjuic ![]() | ||||
Lingvoj | kataluna • hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Barcelono ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | José María Goytisolo Taltavull (en) ![]() ![]() | ||||
Patrino | Julia Gay Vives (en) ![]() ![]() | ||||
Gefratoj | Juan Goytisolo kaj Luis Goytisolo ![]() | ||||
Parencoj | Antonio Goytisolo Digat (en) ![]() Agustín Goytisolo (en) ![]() María Mendoza de Vives (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto tradukisto advokato poeto verkisto eseisto ![]() | ||||
Verkado | |||||
Literatura movado | Generacio de la 50aj | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
José Agustín GOYTISOLO Gay[1] (naskiĝis en Barcelono, 13-a de aprilo 1928; mortis en Barcelono, 19-a de marto 1999) estis hispana verkisto.
Plej aĝa frato de la same verkistoj Juan Goytisolo (n. 1931) kaj Luis Goytisolo (n. 1935), li apartenis al la nomata Generacio de la 50aj kun verkistoj kiaj Ángel González, José Manuel Caballero Bonald, José Ángel Valente, Jaime Gil de Biedma, Alfonso Costafreda aŭ Carlos Barral inter aliaj, kiuj kunhavas moralan aŭ politikan engaĝiĝon kaj renovigitan atenton al la lingvaĵo kaj al la lirika sento.[2]
Li naskiĝis en Barcelono en 1928 de familio burĝa, ekstudis juron en la Universitato de Barcelono, kaj finis en tiu de Madrido.
Lia familio ege suferis pro la morto de lia patrino Julia Gay viktimo de bombardao dum la Hispana Enlanda Milito en marto de 1938 en Barcelono. José Agustín speciale suferis tion, kaj poste li nomigis sian filinon per la nomo de la perdita patrino. En «Palabras para Julia» (vortoj por Julia), unu el plej famaj liaj poemoj (muzikita kaj kantita de Paco Ibáñez, Rosa León kaj Los Suaves, inter multaj aliaj) li kunigas volonte la amon pri la du virinoj. En 1993, en la libro Elegías a Julia Gay, li kunigis ĉiujn poemojn de patrina temo, ĉefa en lia unua libro, El retorno (la reveno, 1955) kaj en alia, tre posta, kie li klopodis fermi tiun malnovan kaj fekundan vundon nome Final de un adiós (1984).
Li faris gravajn tradukojn el la itala kaj el la kataluna al kastilia. Tradukis ekzemple verkojn de inter aliaj Cesare Pavese, Pier Paolo Pasolini, Salvador Espriu kaj Pere Quart.