Juan Benet | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 7-an de oktobro 1927 en Madrido | ||||
Morto | 5-an de januaro 1993 (65-jaraĝa) en Madrido | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Cerba tumoro ![]() | ||||
Tombo | Almudena Cemetery (en) ![]() ![]() | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Blanca Andreu (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto konstruinĝeniero dramaturgo poeto romanisto ![]() | ||||
Laborkampo | Literaturo, dramo kaj civil engineering studies (en) ![]() ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Juan BENET Goitia (Madrido, 7a de oktobro 1927 - 5a de januaro 1993) estis hispana verkisto kaj civila inĝeniero. Kiel verkisto, li praktikis diversajn ĝenrojn: teatro, eseo, romano kaj novelo, elstare ĉefe pro sia unua romano Volverás a Región (Destino, Barcelona, 1967).
Lia patro mortis mortpafita en la respublika zono komence de la hispana enlanda milito. Li studis en religiaj lernejoj kaj poste civilan inĝenierarton en Madrido.
En 1946 li ekĉeestis en la babilrondo de Pío Baroja, kaj samjare li ekkonis la verkojn de William Faulkner. Dum siaj universitataj jaroj li estis oftulo en kunsidoj ĉe la kafejoj Gambrinus kaj Café Gijón, kie li konis tiun kiu estos lia granda amiko, Luis Martín Santos, kaj aliajn tiamajn verkistojn. Li veturis por la unua fojo al Parizo en 1949, «por vici sian fraton kiu iĝis ekzilita, ĉar li estis "cerbo, organizanto kaj plenumanto" de la operaco de fuĝo el Valo de la Falintoj de kelkaj kontraŭfrankistoj».[1] En tiu okazaĵo fuĝis el Hispanio la intelektuloj Manuel Lamana kaj Nicolás Sánchez Albornoz (en tiu fuĝo baziĝis la filmo Los años bárbaros, de Fernando Colomo).[2]
En 1953 li praktikis inĝenieradon en Finnlando kaj publikigis, en la Revista Española, sian unuan teatraĵon, nome Max. En 1954 li gradiĝis en inĝenierarto kaj en 1955 edziĝis al sia kuzino Nuria Jordana, filino de katalunaj ekzilitoj, kun kiu li havis kvar gefilojn (nome Ramón, 1956; Nicolás, 1960; Juana, 1961; kaj Eugenio, 1962). Nuria memmortigis en 1974. En 1985 li edziĝis al la poetino Blanca Andreu, tridek jarojn pli juna ol li.[3]
En la 1960-aj jaroj li laboris en konstruado de akvobaraĵoj en la provinco Leono, kaj en tiuj foraj areoj, li profitis trankvilecon por verki. En 1966 li revenis definitive al Madrido, por labori en la Ministerio de Publikaj Vorkoj, en kiu laboris ankaŭ verkistoj kiel lia amiko Juan García Hortelano kaj la poeto Ángel González. Samjare li aĉetis domon en Zarzalejo, apud Madrido, kie li loĝos; kaj mortis en trafikakcidento, en Mezoriento, lia frato Paco, al kiu li estis tre ligita, kio ege kortuŝis lin, same kiel la morto de lia unua edzino.
Juan Benet mortis hejme en Madrido, pro cerba tumoro, la 5an de januaro 1993.
En 2019 la Nacia Biblioteko de Hispanio akiris kontraŭ 320 000 eŭroj la bibliotekon de la verkisto, kiu enhavis dokumentaron personan, manuskriptojn, leterojn, fotojn, notitajn librojn ktp.[4]
Li kunlaboris por gazetoj kiel Revista de Occidente, Cuadernos para el Diálogo, Cuadernos Hispanoamericanos kaj Triunfo, de la demokrata intelektularo. Fine de 1967 li publikigis Volverás a Región, romano kiu kreas mitan teritorion, nome Región, en kiu disvolviĝos pluraj liaj rakontoj, je stilo de lia mastro Faulkner kaj simile al aliaj tiam famaj verkistoj kiel Gabriel García Márquez, Juan Carlos Onetti kaj Juan Rulfo. Tiun vrekon ricevis laŭdojn de kolegoj kaj kritikistoj.
En 1969 li ricevis la Premion Biblioteca Breve pro Una meditación, kiu estas unu de la unuaj hispanaj romanoj, se ne tute la unua, en kiu estas eĉ ne unu alinedivido. Li kontraŭis la tiam ĉeftendencan realismon, kaj proponas pli intelektan kaj plinovigan literaturon. Tiukadre en 1974 li publikigis du librojn kiuj miksas eseon kaj sian personan rakontan stilon: nome El ángel del señor abandona a Tobías kaj Del pozo y del Numa.
Ekde 1976 li kunlaboris en El País kaj tiukadre kaj poste ankaŭ televide okazigis polemikojn pri sia persona kompreno de arto kaj literaturo. Li verkis krimromanon El aire de un crimen en unu monato, kaj ĝi iĝis finalista de la Premio Planeta en 1980, kaj lia libro plej multe vendita: pli ol 100 000 ekzempleroj.[5] Tiuokaze la premion ricevis Antonio Larreta pro Volavérunt. Naŭ jarojn poste la kinreĝisoro Antonio Isasi kinadaptos la romanon de Benet.
La influo de William Faulkner evidentiĝas en liaj verkoj, sed ankaŭ aliaj malpli menciitaj, kiel tiuj de Euclides da Cunha, James George Frazer, Henry James, Herman Melville, Friedrich Nietzsche, Marcel Proust, Franz Kafka, Samuel Beckett, Thomas Mann, Jonathan Swift, Laurence Sterne, José de Sigüenza, krom klasikuloj (kiel grekaj historiistoj kiel Ksenofono kaj romianoj kiel Flavio Jozefo, Tacito kaj Amiano Marcelino, inter aliaj), la bibliografio de la Hispana Enlanda Milito, kaj ĝenerale la primilita bibliografio, kaj bibliaj tekstoj.